Novaĵoj

RTL pri Esperanto en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-06 00:37:19

La konata televidokanalo "RTL Regional" la 2an de majo 2013 je la 18a horo elsendis en la programo "Wissen X-akt" 6:27 minutan filmeton pri Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, pri la biblioteko kaj arkivo de Esperanto-Centro, kie Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontis pri Esperanto, pri libroj, gazetoj, agadoj kaj montris kelkajn interesajn objektojn el la riĉaj kolektaĵoj de Interkultura Centro Herzberg (sidejo ankaŭ de AGEI, germana sekcio de ILEI).
La televida teamo pretigis ankaŭ mallongan intervjuon kun urbestro Gerhard Walter kaj kun kelkaj gelernantoj, kiuj lernas Esperanton en la loka gimnazio. En la filmeto estas prezentataj Esperanto-servoj en la urbo kiel ekz. Esperanto-manĝokarto ĉe Döner-bufedo, dulingvaj ŝildoj, vojmontriloj, ktp. La filmo montras ankaŭ vidindaĵojn en Herzberg, ZEO-jn, ekz. la Zamenhof-monumenton, la Gießner-memorejon kun la Esperanto-placo ĉe la stacidomo de Herzberg.

La filmo estas videbla ĉe http://www.rtlregional.de/player.php?id=23553
Fotoj pri la televidteamo, eta raporto ĉe: http://esperanto-urbo.de/blog.php

 

Laŭ la raproto de Zsofia Korody

Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo Al la listo Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.