Novaĵoj

Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-01 18:32:43

Ni informas vin, ke komenciĝis nova ludmonato en nia reta kvizo RISKO

Ankoraŭ dum 6 horoj eblas ludi dum la unua tago. 

Se vi volas scii viajn rezultojn, nescitajn demandojn kun la ĝusta respondo kaj havi memorigan mesaĝon pri la eblo reludi bv. aboni tiun avertomesaĝon en la paĝo de AGORDOJ

Se vi volas sendi al ni kvizdemandojn, bv skribi al la redaktoro. 

La ludon en aprilo, dum ties 18 ludtagoj, partoprenis 290 personoj. 

Plej sukcese riskumis Monika Molnar, kiu povas elekti el la monataj premioj de RISKO. 

Gratulojn al ŝi, novajn ŝancojn kaj bonan ludandon al vi ĉiuj. 

RTL pri Esperanto en Herzberg Al la listo Denove provadas ĝeni nin trudmesaĝulino

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.