Novaĵoj

Laŭdenda PEKO

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-24 07:43:29

Inter 17a kaj 19a de majo 2013 okazis la Printempa Esperanto-Kunveno (PEKO) en la kultura centro "La Marlagne" apud Namuro/Belgio.

La riĉa programo enhavis Esperanto-kursojn, prelegojn, ekskursojn kaj pliajn interesajn erojn, kiel ekzemple, trejnkurson pri la KER-ekzamenoj, gvidatan de Kristin Tytgat.

La laboron partoprenis aktiva grupo de dudeko da personoj, laŭ diversaj niveloj kaj kun bona lingvokono.

Kelkaj el la partoprenantoj aliĝis al la kurso por ricevi helpon fronte al la belgia sesio de la Tutmonda Ekzamentago (okazonta je 3 semajnoj pli poste), aliaj konsideris la okazon kiel ŝtupon al la pretiĝo je baldaŭa, memstara KER-sesio en Belgio.

Laŭ la nunaj planoj en la dua parto de la jaro (dato difinota) okazos aparta ekzamensesio, nur por belgoj. Ĝuste dum la nuna PEKO naskiĝis la ideo organizi la skriban parton ekzemple en Flandrio (Gento?, Antverpeno?) kaj la parolan parton poste en Valonio, en Namur aŭ Bruselo.

Gratulojn al la lernemuloj kaj ilia gvidantino. Sukceson en la ekzamenoj, ĉu nun, ĉu aŭtune. 

Maratona kurado de esperantistoj subtenindas Al la listo Ĵus aliĝis la 250a kandidato al la tutmonda ekzameno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.