Novaĵoj

Maratona kurado de esperantistoj subtenindas

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-27 09:58:46

Antaŭ kelkaj monatoj ni raportis pri alvoko pri konkurso de pupteatraĵoj, kiun lanĉis la Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco. 

La gelernantoj de la svisa lernejo La Granda Ursino, kie nia kolegino Mónika Molnár tre sukcese instruas Esperanton, kandidatiĝis pretiginte du pupteatraĵojn. La lingvo de iliaj prezentoj estas ESPERANTO, kaj ni tre esperas, ke tio ne kaŭzos malavantaĝon antaŭ la ĵurio. 

Vidu mem la programon de la malgranduloj: La magio kaj la paco  kaj de la granduloj: Kies paco?    

Kuraĝigaj mesaĝoj bonvenas sub la filmoj. 

Mi memorigas vin ke la lernejo estas malgranda kaj privata kun trideko da infanoj. Estas malfacile finance funkciigi ĝin. Ankaŭ pro tio ili provas kapti foje okazojn por konkursi kaj ankaŭ tiel dikigi la kason.

Okaze de ilia 30-jara datreveno ni kore gratulas la instruistojn kaj lernantojn kaj deziras al ili multe da sukceso kaj sponsoroj por la aranĝoj de la jubilea festo, kiu okazos la 1an de junio. 

Dum la malferma tago oni povas ekkoni iliajn agadojn kaj posttagmeze dum la Maratono subteni la infanojn kaj instruistojn, kiuj per sia kurado kolektas monon por la lernejo. 

Mi persone petas ĉiun kolegon, kiu alte taksas la tiean laboron kaj deziras montri, ke por nia komunumo gravas, ke en La Granda Ursino povu plu resti la instruado de Esperanto, per donaco subteni la maratonan kuradon de Monika aŭ de iu infano, elektita laŭ la teatraĵo. Detalojn pri la programoj kaj kondiĉoj vi trovas klakante al la suba afiŝo. 

Viajn promesojn pri oferto kaj subteno vi povas sendi rekte al Monika aŭ registri en la speciala parto de nia FORUMO. Pri la praktika flanko de la montransigo ni poste certe trovos solvon. 

Nia ĝoju, ni gratulu, ni kunfestu kaj HELPU

 

Dankon al ĉiuj, kiuj helpos. 

Katalin Kováts, redaktoro kaj subtenanto

 


La RISKO-gajninto de majo 2013 Al la listo Laŭdenda PEKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.