Filmejo

Al la komenco

Titolo:La magio kaj la paco
Temo:pupteatraĵo pri la paco
Kategorio:distraĵo
Aŭtoro(j): Mónika Molnár
Lernantoj de la lernejo La Granda Ursino
Rolanto(j): Lernantoj de la lernejo La Granda Ursino
Daŭro:5.31
Priskribo:La magio kaj la paco - historio kreita de la gelernantoj de la grupo II (7-12 jaraj) de la Lernejo de La Granda Ursino. La gelernantoj lernas Esperanton kaj kreis tiun ĉi pupteatraĵon dum siaj Esperanto-lecionoj por partopreni per ĝi konkurson de pupteatraĵoj, kiun lanĉis la Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco.
Bonas scii pri la lernejo (festanta siajn 30 jarojn en 2013), ke ĝi estas t.n. aktiva lernejo, kiu sekvas la Freinet-pedagogion. La klasoj estas miksitaj kaj la kunlaboro inter etuloj kaj granduloj estas rimarkinda. Havu tiom da plezuro rigardante ilian spektaklon, kiom ili havis kreante ĝin.
Por viziti ilin: grande-ourse.ch

Se vi volas subteni unu el al infanoj aŭ la instruistinon dum ilia jubilea maratono, bv vidi la anoncon kaj helpi. Dankon.
Kreodato:2013-05-27 06:59:41
Lasta redakto:2013-05-27 17:55:15
Montroj:14409
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Raita je 2013-06-03 04:55:58    

Mi esperas ke ĉiuj Esperantaj infanoj trovos ĉi tiun filmeton por ĝui pupteatron en Esperanto! Sukceson al la ludantoj! Iom aŭdeblas ilia franclingva fono, sed tio igas la aŭskultadon amuza kaj memorigas min pri miaj francaj geamikoj. Dankon!
"Saliko"

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.