Novaĵoj

Oficiala varbanonco de la Univ. de Amsterdamo por profesora posteno pri Interlingvistiko kaj E-o

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-12 08:44:55

La dekanejo de la Fakultato pri Humanismaj Sciencoj de la Universitato de Amsterdamo ĵus enretigis la definitivan tekston de la varbanonco por speciala profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto.   Jen la cirkulero de Wim Jansen kun la necesaj informoj.  Sur la paĝoj 2 kaj 3 de la dokumento vi trovas ankaŭ la esperantigitan tekston kaj sur la paĝoj 4-5 eblas legi la anglan tradukon.  La limdato por reagi al la varbanonco estas la 5a de januaro 2013.  La retligoj al la du aperintaj anoncoj...

Legi pli...

Saluto al la 1-a Internacia Esperanto Lernejo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-09 11:50:42

La 1-a Internacia Esperanto Lernejo okazas en Bartošovice (elp. Bartoŝovice), Ĉeĥio ek de la 8-a ĝis la 11-a de novembro 2012. La ĉ. 30 partopranantojn gastigas teknike bonege ekipita loka bazlernejo. Pri instruado prizorgas Stano Marček, la kulturprogramon, kiun havos eblon sekvi ankaŭ lokuloj, liveras Anjo Amika. La aranĝon orgaizis Pavol Kaščák, redaktoro de Verda Stacio, kaj lia helpanto Rostislav Čubok. Nia redaktejo bonvenigas la iniciaton kaj kore salutas la aranĝon dezirante al ĉiuj ĝiaj partoprenantoj fruktodonan kaj agrablan renkontiĝon. Apartan gratulon mi sendas al la organizantoj. ...

Legi pli...

Hungario: 3 lingvoj en la lernejoj kaj la germana estu la unua

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-06 11:21:55

Laŭ la planata lingvoinstrua strategio de la hungara registaro (traktota en novembro 2012 en la Parlamento) oni imagas radikale reformi la lingvoinstruadon, klopodas je pli efika lingvoscio kaj pli da vario en la lingvoelektoj.  Infanoj en la jaraĝo inter 10 kaj 14 devos studi du lingvojn. La unuan lingvon oni komencu lerni en la aĝo 10 dum po 2-5 lecinoj semajne. La dua fremda lingvo eniras la lernejsistemon por la infanoj de 13-jaraj. La kvanto de lecionoj estu po 3-5 lecionoj semajne. Laŭ la nova koncepto...

Legi pli...

Mirejo kursumas en Benino

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-04 17:20:05

Nia kolegino kaj aktiva kontribuanto de la paĝaro Mireille Grosjean post la pensiiĝo multe vojaĝas tra la mondo, prelegas, instruas, ekzamenas kaj spertojn kolektas. Inter aliaj ŝi gvidas parton de nia FORUMO pri Komunikado . Nun, komence de novembro 2012 ŝi troviĝas en Benino, de kie ŝi sendis la sekvan mallongan, sed esperigan mesaĝon.  En Kotonuo, Benino, komenciĝas duan fojon la kurso "Unua Kontakto". 60 personoj aliĝis al ĝi fine de la prelego de Mirejo Grosjean en Kulturcentro CODIAM sabate la...

Legi pli...

GUTO: lanĉita la Trilanda Comenius-projekto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-02 08:17:12

Post kelkaj antaŭaj preparpaŝoj kaj organizaj kunsidoj la kunordiganto de la eŭropa Comenius-projekto, la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg am Harz en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg oficiale anoncas la starton de la projekto, kiu daŭros inter 2012-2014. GUTO estas mallongigo el la originala anglalingva titolo: A Guided Tour from the Local Castle to the European House (Ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn en Győr (Hungario), Mazara del Vallo (Itaio) kaj Herzberg (Germanio), ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri loka historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj,...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.