Novaĵoj

Internacia kultura kunlaboro helpe de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-25 07:45:16

Nia redakcio ricevis la suban leteron, kiu tre ĝojigis nin. Pola kolegino, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, informis nin pri tio, ke helpe de edukado.net ŝi sukcesis ricevi helpon kaj realigi kunlaboron por sia kultura projekto pri hungaraj kantoj. 

"Kara Katalin,

Mia konato el "edukado-net", dr Imre Orbán, muzeologo el Szeged, ege surprizis kaj ĝojigis min per sia ideo. Li sendis la hungarajn kantojn, kantitajn de miaj gelernantoj, al la hungara radio. Kaj hodiaŭ unu el la kantoj estis aŭdigita en la kvara programo!

Imagu mian miregon, kiam antaŭ du tagoj la ĉefredaktorino de la pola redakcio de la hungara radio petis min pri urĝa permeso aŭdigi la
kanton!

Se vi volas aŭskulti ĝin iru al http://hangtar.radio.hu/nemzetisegi#!#2013-03-23

En la parto "NAPTÁR" serĉu la 23an de marto kaj poste elektu Lengyel nemzetiségi műsor je la 13.30. (La koncerna programparto estas je la 13h42.  Atingeblas nur dum du semajnoj.)

Unue estas longa kanto, poste informoj en la pola lingvo, sekvas la samaj informoj en la hungara lingvo kaj poste nia kanto enkondukas la ĉeftemon de la programo pri la hodiaŭa festo. 
En la lernejo ni festis hieraŭ la unuan tagon de printempo (ankoraŭ ĉie kuŝas neĝo, la printempo nenie videblas!), kies parto jam tradicie estas hungara programo. Ni preparis du novajn kantojn. La kanton "Rozo" ni povis kanti pole kaj hungare dank' al la helpo de kelkaj hungaraj "edukado.net-anoj", kiuj post longa serĉado trovis por mi la hungaran tekston. (Tio ne estis facila tasko, ĉar la tekstoj hungara kaj pola tute malsimilas.) Tiamaniere mi konatiĝis kun Imre Orbán kaj jen la rezulto.
Dankon por la paĝaro, kiu ebligas ankaŭ tiajn aferojn!!!

Amike kaj ĝoje - Gosia

Redaktora noto: Aŭskultante la rezulton, mi hungaro, estas kortuŝita pro la belega prononco kaj kantado de la polaj infanoj. Mi gratuluas ilin kaj ilian instruiston kaj dankas Imre por la helpo. 

Intervjuo kun Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI Al la listo Ankoraŭ kelkaj tagoj ĝis la favorpreza aliĝo al la ILEI-konferenco en Herzberg

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.