Novaĵoj

Nova teamo -- novaj planoj: ILEI estrarkunsidas...

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-15 11:25:57

Kunvenis la nova estraro de ILEI por plani la laborojn kaj projektojn por la sekvaj jaroj. Kvin el naŭ estraranoj kunsidis tuttage kaj en la nokto de la 14a de novembro, kun planoj skajpe komuniki en la morgaŭo kun iuj el tiuj, kiuj ne povas ĉeesti. Post komencaj formalaĵoj, la tuja temo estis la sekva Konferenco de ILEI, okazonta en Herzberg-Sieber de la 12a ĝis la 18a de julio, 2013. Organizaj aranĝoj survojas al definitivigo, samkiel konsisto de LKK kaj akcepto de buĝeto, tiel ke aliĝilo estu tre baldaŭ publikigebla, kiu kovros ankaŭ la loĝoferton, ekskursojn...

Legi pli...

Raporto pri la tria agado de Scio Sen Bariloj (SSB) en Kotonuo, Benino, novembre 2012

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-14 14:59:17

Raporto pri la tria agado de Scio Sen Bariloj (SSB) en Kotonuo, Benino, novembre 2012 CONFERENCE/PRELEGO ''125 ans de communication équitable au moyen de la langue internationale ESPERANTO'' (125 jaroj da justa komunikado pere de la internacia lingvo ESPERANTO) COURS D'ESPERANTO/ KURSO ''UNUA KONTAKTO'' (KUK) Ekzamenprepara kurso Ekzamensesio ILEI UEA elementa kaj meza niveloj Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Invitiloj por la prelego de Mirejo Grosjean pri ESPERANTO al kiom da personoj : proks 1000 kun la unua leciono...

Legi pli...

Oficiala varbanonco de la Univ. de Amsterdamo por profesora posteno pri Interlingvistiko kaj E-o

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-12 08:44:55

La dekanejo de la Fakultato pri Humanismaj Sciencoj de la Universitato de Amsterdamo ĵus enretigis la definitivan tekston de la varbanonco por speciala profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto.   Jen la cirkulero de Wim Jansen kun la necesaj informoj.  Sur la paĝoj 2 kaj 3 de la dokumento vi trovas ankaŭ la esperantigitan tekston kaj sur la paĝoj 4-5 eblas legi la anglan tradukon.  La limdato por reagi al la varbanonco estas la 5a de januaro 2013.  La retligoj al la du aperintaj anoncoj...

Legi pli...

Saluto al la 1-a Internacia Esperanto Lernejo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-09 11:50:42

La 1-a Internacia Esperanto Lernejo okazas en Bartošovice (elp. Bartoŝovice), Ĉeĥio ek de la 8-a ĝis la 11-a de novembro 2012. La ĉ. 30 partopranantojn gastigas teknike bonege ekipita loka bazlernejo. Pri instruado prizorgas Stano Marček, la kulturprogramon, kiun havos eblon sekvi ankaŭ lokuloj, liveras Anjo Amika. La aranĝon orgaizis Pavol Kaščák, redaktoro de Verda Stacio, kaj lia helpanto Rostislav Čubok. Nia redaktejo bonvenigas la iniciaton kaj kore salutas la aranĝon dezirante al ĉiuj ĝiaj partoprenantoj fruktodonan kaj agrablan renkontiĝon. Apartan gratulon mi sendas al la organizantoj. ...

Legi pli...

Hungario: 3 lingvoj en la lernejoj kaj la germana estu la unua

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-06 11:21:55

Laŭ la planata lingvoinstrua strategio de la hungara registaro (traktota en novembro 2012 en la Parlamento) oni imagas radikale reformi la lingvoinstruadon, klopodas je pli efika lingvoscio kaj pli da vario en la lingvoelektoj.  Infanoj en la jaraĝo inter 10 kaj 14 devos studi du lingvojn. La unuan lingvon oni komencu lerni en la aĝo 10 dum po 2-5 lecinoj semajne. La dua fremda lingvo eniras la lernejsistemon por la infanoj de 13-jaraj. La kvanto de lecionoj estu po 3-5 lecionoj semajne. Laŭ la nova koncepto...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.