Novaĵoj

Bonvolu helpi al Monika kaj ŝiaj infanoj per via voĉdono

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-04 22:07:10

La lernejo, La Grande Ourse (La Granda Ursino) estas malgranda lernejo, kie Esperanto estas tutnormala studobjekto, kun semajne 3 lecionoj por ĉiuj geknaboj.
Unu el iliaj instruistinoj estas Mónika Molnár, nia kolegino, aktiva kunlaborantino ankaŭ de nia paĝaro, kiu faras mirindan laboron kun tiuj infanoj.
La lernejo estas privata, sen ajna ŝtata subvencio, tial financajn rimedojn por la funkciado ankaŭ la infanoj provas akiri ekzemple per maratona kurado aŭ per partopreno en diversaj konkursoj.

Ili nun partoprenas afiŝ-konkurson, pri kies gajnonto decidos la voĉdonoj de la publiko.

Por ili estus granda helpo gajni tiun ĉi konkurson.
Do, se vi volas helpi kaj subteni ilin, inter la 3-17a de aprilo 2013 bonvolu voĉdoni por ilia giganta afiŝo sur la paĝo: www.swissmilk.ch/journeedulait

Tie iru al "Concours d'affiches 2013", en la kategorio "4e à 6e année" kaj "Voter"  sub la afiŝo "École de la Grande Ourse, 1".
Vi devas doni neniun personan datumon, nur rekopii bildon de sekur-kodo por eviti robotajn misuzojn.
Tiuj, kiuj vivas en Svislando, poste laŭdezire povas partopreni en konkurso por gajni unu el la 10 "iPad mini", kiujn oni lotumos je la fino (la 20an de aprilo).

Do, ek al klak', helpu Monika kaj ŝiajn infanojn kaj disvastigu tiun ĉi modestan peton inter viaj geamikoj.
Oni povas voĉdoni nur unufoje per la sama komputilo, sed se vi havas pliajn komputilojn, tabuletojn, interret-kapablajn telefonetojn, vi povas tiomfoje subteni La Grandan Ursinon. ☺

Multajn antaŭdankojn pro via helpo ankaŭ en la nomo de Mónika Molnár kaj la gelernantoj de La Granda Ursino,

Katalin Kovats, redaktoro 

Ps. Ĉu vi volas vidi por kiuj ni petas subtenon? Vidu unu el iliaj Esperanto-skeĉoj en nia FILMEJO

Kiam ni estos 3000-ope? Al la listo Verki facile kun baza vortostoko - nova programo ĉe KONTAKTO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.