Novaĵoj

Kiam ni estos 3000-ope?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-06 10:48:39

Edukado.net momente (la 6an de aprilo 2013) havas 2918 membrojn.

Tre baldaŭ ni atingos 3000, kio ĝojigas nin ĉiujn. 

Ni invitas vin sendi proponojn pri la tago, horo, kiam ni ekhavos la jubilean membron? Kaj por li/ŝi kaj por la persono, kies prognozo plej proksimos al la ĝusta tempo, ni sendos premion.

Por ke vi povu iom kalkuli, ni konsilas al vi studi la statistikajn indikojn pri la aliĝoj.

Vian prognozon (monato, tago, horo, minuto) vi povas lasi en la speciala FORUMA-fadeno. La limdato por ludi estas la 30a de aprilo. Ĉiu rajtas lasi nur unu proponon. 

Ni atentigas vin, ke ĉiuspeca manipulado de la membro-nombro (malaliĝoj, kreo de pluraj kontoj ktp. estas malpermesataj kaj kontrolataj. ) La sola permesata aktivaĵo estas: varbado de novaj, veraj membroj, por kio vi povas uzi la REKOMENDO-paĝon (sube de la paĝoj) per kiu de ĉiu unuopa paĝo vi povas sendi atentigon kaj inviton al iu ajn. 

Mi scivole atendas vian mesaĝon,

amike, Katalin Kovats, redaktoro

Sabaton ekos nia nova ludo: RISKO Al la listo Bonvolu helpi al Monika kaj ŝiaj infanoj per via voĉdono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.