Novaĵoj

Sabaton ekos nia nova ludo: RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-09 23:10:36


HURA - pretiĝis nia nova ludo: RISKO. 

La lanĉo okazos sabaton, la 13an de aprilo, nokte je la 2a horo (GTM +1).

Tiam ekvideblos la menupunkto: LUDOJ sub la sekcio NOVAĴOJ kaj ekde tiu momento vi povas "riskumi". 

La ludo celas klerigi la ludantojn pri kulturo, lingvo kaj movado de Esperanto. Krom la klerigado ni intencas ankaŭ amuzi vin kaj per premio ĉiumonate kaj ankaŭ jare honori la plej bonajn ludintojn.
Por la ludo necesas ensaluti kaj aliĝi al la ludo. 
Ĉiun tagon eblas ludi nur unu-foje kaj tio daŭros nur 2-3 minutojn. 

En la ludo estas starigitaj tri demandoj, po unu el la tri temgrupoj: lingvo, kulturo kaj movado. Ĉio estas ligita al Esperanto.

La demandojn, al kiuj oni ne sciis la respondon ni povos sendi en mesaĝo kaj la ludanto povos informiĝi kaj prepari sin pri ili por eventuala sekva ludo. 

Kial estas la nomo RISKO?

Ĉar post almenaŭ unu bona respondo al la unuaj du demandoj oni rajtas elekti ĉesi ludi kaj akumuli la akiritajn poentojn aŭ pluiri. Se oni elektos pluludi oni riskas, ĉar depende de la ĝusteco de la respondo oni povas duobligi aŭ perdi la tiutagajn poentojn. 
Por ĉiu demando aparte estas indikita tempolimo, ene de kiu oni devas respondi. 

En la ludo oni kolektas poentojn. Ĉiu povas vidi siajn poentojn de la koncerna monato kaj en alia tabelo de la pasintaj ludoj. En la paĝaro videblos la sumaj poentoj ankaŭ de la aliaj ludintoj kaj la laŭmonata gajninto al kiu ni ĉiufoje ebligos elekti premion el la tiucele kolektitaj sponsordonacoj.

Evidente grandan ŝancon je gajno havas tiu, kiu ĉiun tagon aŭ laŭeble plej ofte ludos kaj sukcese akumulos poentojn. 

Do, ankoraŭ tri noktoj kaj eblos ekludi. Ne mistrafu la ŝancon kaj perdu eĉ ne unu tagon. 

La RISKO-teamo kaj nia RISKULO senpacience atendas vin  

Intervjuo kun Mireille Grosjean - ĉu estonta prezidantino de ILEI? Al la listo Kiam ni estos 3000-ope?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.