Novaĵoj

Verki facile kun baza vortostoko - nova programo ĉe KONTAKTO

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-02 11:33:53

La revuo Kontakto konscie uzas facil-lingvan Esperanton, kiu signifas uzon NUR de la 1000 plej oftaj vortoj, aparte listigitaj. Tiu principo estas tre utila, ankaŭ se oni verkas tekston por vasta publiko aŭ se oni verkas por komencantoj, sed en la praktiko pro la necesa unuopa kontrolado ĝia realigo estis nesimpla - ĝis nun...

Magnus Murr ĵus kreis retan programon "Facililo", kiu kontrolas ĉu la enskribita teksto enhavas nur la radikojn de la listo de tiuj "facilaj" kaj "tre facilaj" vortoj.

La programo estis farita por helpi la verkadon de artikoloj por la revuo Kontakto, sed kompreneble oni povas utiligi ĝin ankaŭ por siaj aliaj verkoj.

"Facililo" estas uzebla ĉe la adreso: http://legoscia.github.com/facililo/

La menciita vortolisto de "tre oftaj vortoj" estas trovebla ĉe http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

 

Ni konsilas legi la komentojn en Libera Folio, ĉar oni povas kompreni la kelkajn malperfektaĵojn de la programo, en si mem bona kaj tre utila. 

 

Laŭ RET-INFO - LIBERA FOLIO

Bonvolu helpi al Monika kaj ŝiaj infanoj per via voĉdono Al la listo Intervjuo kun Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.