Novaĵoj

Ankoraŭ kelkaj tagoj ĝis la favorpreza aliĝo al la ILEI-konferenco en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-21 10:05:44

 

 

 

 

Ĉiutage kreskas la nombro de aliĝintoj al la 46a ILEI-konferenco (12-18 julio 2013) en Herzberg-Sieber, Germanio. Jam aliĝis partoprenontoj el 21 landoj el ĉiuj 5 kontinentoj! Baldaŭ ni atingos n-ron 50, kiu ricevos 50 %-an rabaton de la aliĝkotizo.
Ĝeneralaj informoj legeblas en la koncerna paĝo.  

Eluzu la unuan plej favoran aliĝkategorion kaj plenigu la formularon antaŭ la 31a de marto.

Sur la konferenca retpaĝaro vi trovas ĉiujn gravajn informojn, kaj baldaŭ aldoniĝos novaĵoj pri programo, ekskursoj.

Jam estas legebla detala priskribo pri la metodika trejnseminario de Katalin Kováts, kiu ne havas aldonan kotizon.

LKK speciale helpos vin ellabori favorajn veturofertojn kaj informos vin laŭbezone pri rabatbiletoj por trajnoj en Germanio. Nur ekzemplo: el Pollando eblas de la pola-germana landlimo veturi ĝis Herzberg am Harz per t.n. Trilanda bileto por ĉ. 7 EUR/persono!
Same el aliaj landoj tra tuta Germanio estas tre favorprezej trajnkunligoj!
El multaj landoj eblas veturi ankaŭ per malmultekostaj flugoj. Ni helpos al vi trovi kunligojn!

Tranoktado favorkondiĉe en la Esperanto-hotelo Zum Pass, en la komforta Haus Iris kaj en kelkpersonaj ferioloĝejoj. Petu informojn de LKK pri la plej taŭga solvo.

Atendante vian baldaŭan aliĝon, en la nomo de LKK,

Zsófia Kóródy

Internacia kultura kunlaboro helpe de edukado.net Al la listo 24 lokoj el 17 landoj planas partopreni la 2an tutmondan ekzamentagon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.