Novaĵoj

24 lokoj el 17 landoj planas partopreni la 2an tutmondan ekzamentagon

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-19 12:06:51

 

 

Ni informas vin ke komenciĝis la konkretaj preparlaboroj por la dua tutmonda ekzamensesio. 

Ĝis nun anoncis sian intereson 24 lokoj el 17 landoj.

La unuajn necesajn formalaĵojn aranĝis 19 lokoj, tiel ili rajtas komenci kolekti la aliĝojn pere de la formularo, kiun vi trovas sur la paĝo de aliĝoj kaj sesioj.

Eblas ankoraŭ kandidatiĝi por organzi sesion, interesiĝantoj bv. kontakti Katalin Kovats. Nepras ke la ĝisnun sin anoncintaj faru la necesajn paŝojn kiel eble plej rapide.. 

Bv. vidi la pli fruajn komunikaĵojn kaj anoncojn

Ne hezitu skribi por peti pliajn informojn.  

Klarigo pri la koloroj:

blanka: planas, sed ne ĉiu formalaĵo pretas aŭ entute nenio alvenis krom la anonco de intenco

helverda: permesita sesio, sed mankas la minimuma nombro de aliĝintoj 

malhelverda: jam certe povos okazi, ĉar kunmetiĝis la necesa nombro de kandidatoj

Ankoraŭ kelkaj tagoj ĝis la favorpreza aliĝo al la ILEI-konferenco en Herzberg Al la listo Studu filozofion per la AIS-kurso ĉe la Klerigejo de edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.