Novaĵoj

Metodika seminario dum la 46a ILEI-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-26 14:57:58

 

 

 

Intensa 24-hora seminario lige al la kongresa programo kaj kun observeblaj lingvokursoj. 

La seminarion gvidos Katalin Kovats kaj organzas ĝin ILEI kaj edukado.net kun aktiva helpo de la Interkultura Centro de Herzberg. La seminario estas parto de la ILEI-konfereco, sekve la partopreno ne estas aparte pagenda. 

La programo okazos en 6 blokoj - entute 20 + 4 horoj.

Oni laboros ĉefe posttagmeze aŭ­ vespere por ke la partoprenantoj povu ĉeesti la konferencajn prelegojn kaj programojn matene. Dum la tuttaga ekskurso ne okzos seminario.
La formo de la seminario estos: prelegoj ene de la seminario kaj ekster ĝi en la konferenco, aktivaĵoj, observo de kursoj.

La detalan programon kaj la eblon aliĝi vi trovas en la paĝaro de la aranĝo: 

http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=44865573

Ĉu vi havas demandojn? Al la listo Poŝamiko spitis la ĝeneralan fluon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.