Novaĵoj

Poŝamiko spitis la ĝeneralan fluon

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-02-20 14:55:07

 

El la marta numero de ESPERANTO aperis raporto de la Libroservo de UEA pri la furoraĵoj en la jaro 2012

"Same kiel en 2009 kaj 2011, la lingvoekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis la plej furora titolo en la Libroservo de UEA en 2012. Kun 326 ekz. ĝi vendiĝis preskaŭ duoble tiom kiom la KER-ekzamena preparilo Esperanto de nivelo al nivelo (172 ekz.), kaj eĉ pli ol en 2011, kiam 230 ekz. sufiĉis por la unua loko. Tiu lasta fakto estas surpriza, ĉar oni atendus, ke en jaro, kiam la vendado ĝenerale malkreskis, eblus venki per pli modesta kvanto ol antaŭe...."

Legu la artikolon de Osmo Buller en la ĵus aperinta nova numero de Esperanto. 

Metodika seminario dum la 46a ILEI-konferenco Al la listo Lernu.net serĉas tradukistojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.