Novaĵoj

Lernu.net serĉas tradukistojn

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-20 00:30:28

Saluton!

Kiel vi eble jam scias, lernu.net baldaŭ lanĉos novan version de la retejo: kun multaj novaj materialoj kaj nova kurso.

Pro tio nun kiel neniam antaŭe lernu! bezonas helpon de esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj tradukistoj ĉe lernu!: el preskaŭ tricent tradukistoj, nur ĉirkaŭ trideko fakte estas aktivaj. Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php.

Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas ke lingvoj malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni ne havos sufiĉe da tradukantoj por via lingvo, via lingvo povus malaperi de lernu!. 

Se vi volas pli da informoj, kontaktu teamo(ĉe)lernu.net. Detala gramatiko de Esperanto nun estas tradukata nacilingven, kaj baldaŭ estos tradukeblaj tekstoj por la nova kurso. Kunlaboru kun ni por pretigi la novan lernu! por lanĉo!
 

Teamo de lernu!

Poŝamiko spitis la ĝeneralan fluon Al la listo Lude pri la lingvoj de Eŭropo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.