Novaĵoj

Lude pri la lingvoj de Eŭropo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-15 08:40:50

Ĉu vi volas testi viajn konojn pri la lingvoj de Eŭropo? 

Kulturaj kaj lingvistikaj demandoj, kolektado de poentoj, luda maniero por kleriĝo. 

Sur la hejmpaĝo de la Eŭropa Komisiono ni trovis interesan ludon. La nun 52 demandoj - legeblaj en 22 lingvoj - ĉiutage riĉiĝas je unu. La akiritajn poentojn la porgramo akumulas, do eblas progresi laŭ propra ritmo. Al la demandoj estas donitaj tri respondoj. Se oni tuj trafas la ĝustan respondon tio valoras 10 poentojn. Je la dua trafo oni gajnas 5 poentojn. Pri ĉiu demando legeblas la solvo, mallonga lecioneto pri la temo. La kartetojn etaj, spritaj ilustraĵoj igas amuzaj. Bedaŭrinde ne estas facila maniero presi la kartojn, do, la tuto celas perkomputilan uzon. 

Ne estu malĝoja ne trovi inter la lingvoj ankaŭ Esperanton. Nia teamo nun laboras pri iom simila poentkolekta ludo, kiun ni lanĉos ĉi-printempe - kaj tiu estos nur en ESPERANTO. 

Ĝis la apero de nia ludo amuziĝu bone kaj kleriĝu ĉe tiu ĉi paĝo

Katalin Kovats, redaktoro

Lernu.net serĉas tradukistojn Al la listo Peticio ĉe AVAAZ por Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.