Novaĵoj

Lingvofestivalo kun Esperanto en Belgio

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-06 23:38:08

Lingvofestivalo en Loveno - Belgio  la 23an de februaro 2013 - 13h30- 18h15

Prezentiĝos proksimume dek kvin lingvoj
En la Lingva Festivalo la diversaj lingvoj estas asignitaj al kvar sinsekvaj sesioj de kelkaj paralelaj prelegoj pri po unu lingvo.
Ĉio okazos en la nederlanda, krom kelkaj (ĉi-sube indikitaj) lingvoj pri kiuj la prelego okazas en Esperanto kun samtempa traduko al la nederlanda.
Ĉiu prezentado daŭras ĉirkaŭ horon (+/- 15 minutoj).

La Esperanto-prezenton gvidos Bart Demeyere. Por tiu prezento infanoj estas speciale bonvenaj.

http://www.talenfestival.be/programma-eo.html

István Ertl instruos en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2013! Al la listo Demisi-anonco de la ILEI-prezidanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.