Novaĵoj

Demisi-anonco de la ILEI-prezidanto

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-05 18:08:50

Pri la demisio de Stefan MacGill, ILEI-prezidanto, ni dissendas lian publikan komunikaĵon kun bedaŭro sed plena kompreno kaj danko al li pro la ĝisnun faritata laboro, per kiu li siatempe relevis ILEI el ties malfacila situacio. Katalin Kovats, redaktoro 

"Jen koncizigo de la komenco de enkonduka teksto de numero 2013-1 de Internacia Pedagogia Revuo, la organo de ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj instruistoj. Tiu numero estas nun presata kaj baldaŭ atingos la membrojn de ILEI.


“Kutime la prezidanto prenas la taskon liveri novjaran saluton en la unua numero de IPR por la freŝa jaro. Ĉi-jare la saluto havas apartan karakteron; necesas komuniki, ke via nuna prezidanto forlasos tiun postenon en la 31a de marto, 2013. La elekto-komisiono arigas novajn kandidatojn, ĉu por baldaŭa ekoficiĝo, ĉu ekde la julia konferenco. Motivoj por tiu decido, krom la ĝenerale troa pezo de la tasko, estas:

• Savi nian kvardekjariĝantan revuon Juna amiko de malfruegoj per rapida aperigo de du sinsekvaj numeroj: 2012-3 marte kaj jubilea antologia numero 2013-1 jam en majo. Tio rekaptus la akuratecon. (Ni ja daŭre kaj eterne serĉas novan redaktoron kaj varban direktoron).

• Partopreni adekvate kaj energie en la detaligo de la Strategia Vizio ĉe UEA cele al konkreta tutmovada Laborplano por la periodo 2013-2017, kun emfazo sur la edukaj projektoj. Tiu kunlaboro delonge okazas, sed devas pluiri pli intense.

• Revivigi la verkadon por kurso e125 – eĉ ne unu frazo estis aldonebla depost decembro 2011. Nun nova desegnisto laboras, kreante 20 bildojn semajne.

La cetero de la teksto resumas atingojn de tiu 45-monata prezidanta periodo, listigo kiu estos rete dissendita en ampleksigita kaj kompletigita formo en la 31a de marto.

Stefan MacGill, ILEI-prezidanto"

Noto de la redaktoro: vi povas lasi mesaĝon por Stefan en la Panteono

Lingvofestivalo kun Esperanto en Belgio Al la listo Teatro-pupoj engaĝiĝas por la paco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.