Novaĵoj

GUTO: lanĉita la Trilanda Comenius-projekto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-02 08:17:12

Post kelkaj antaŭaj preparpaŝoj kaj organizaj kunsidoj la kunordiganto de la eŭropa Comenius-projekto, la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg am Harz en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg oficiale anoncas la starton de la projekto, kiu daŭros inter 2012-2014. GUTO estas mallongigo el la originala anglalingva titolo: A Guided Tour from the Local Castle to the European House (Ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn en Győr (Hungario), Mazara del Vallo (Itaio) kaj Herzberg (Germanio), ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri loka historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj, kulturaj specifaĵoj, do ili fariĝos junaj turismaj gvidantoj por sia loĝurbo, regiono.

La ĵusa aŭtuna periodo servas por virtuala interkonatiĝo, ellaboro de projektmaterialoj por ekspozicioj en la partnerlernejoj en novembro kaj por la unua renkontiĝo en Italio en printempo 2013. Sekvos vizito al Hungario en aŭtuno 2012 kaj la lasta kunveno okazos en Herzberg – la Esperanto-urbo en printempo 2014.

En ĉeesto de lerneja direktoro Hans-Joachim Bötel estis fiksitaj flagobendo kun eŭropaj naciaj flagetoj en la ĉefhalo de la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio kaj projektŝildeto ricevita de la Nacia Comenius-Agentejo sur la muron ĉe la enirejo. Harz Kurier, la regiona gazeto raportis pri la evento, kiun ĉeestis la entuziasmaj lernantoj, la respondecaj instruistoj kaj la projektgvidantaj Esperanto-instruistoj el la Esperanto-Centro, Ewa Kukielka kaj Zsófia Kóródy.

Pri la evento aperis gazetartikolo en la regiona gazeto Harz Kurier, raporto sur la urba hejmpaĝo http://herzberg.de kaj albumo kun fotoj ĉe http://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=90004891

Pluaj informoj, kontakto: Zsófia Kóródy 

 

Mirejo kursumas en Benino Al la listo Lernu malkaŝas eron de la nova kursrakonto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.