Novaĵoj

Mirejo kursumas en Benino

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-04 17:20:05

Nia kolegino kaj aktiva kontribuanto de la paĝaro Mireille Grosjean post la pensiiĝo multe vojaĝas tra la mondo, prelegas, instruas, ekzamenas kaj spertojn kolektas. Inter aliaj ŝi gvidas parton de nia FORUMO pri Komunikado.

Nun, komence de novembro 2012 ŝi troviĝas en Benino, de kie ŝi sendis la sekvan mallongan, sed esperigan mesaĝon. 

En Kotonuo, Benino, komenciĝas duan fojon la kurso "Unua Kontakto". 60 personoj aliĝis al ĝi fine de la prelego de Mirejo Grosjean en Kulturcentro CODIAM sabate la 3an de novembro. Lundon vespere la 5an de novembro la aliĝintoj kunvenos por la unua leciono en tute nova Kulturcentro JoCa en Kotonuo. Paralele okazos kurso por progresantoj. Sabaton la 10an de novembro okazos tri paralelaj sesioj: "Unua Kontakto", "Elementa Nivelo" kaj "Meza Nivelo". La Loka Ekzamena Komisiono konsistas el 3 membroj de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE) Privas TCHIKPE el Kotonuo, Adjévi ADJE el Lomé kaj Mirejo GROSJEAN el Svislando.

Tia ampleksa agado eblas pro la subteno de ILEI, de la Fondaĵo Esperanto Internacia, de diversaj subtenantoj de la NRO Scio Sen Bariloj kaj de la Rodanalpa Esperanto Federacio.

Gratulojn, MIreille, pro via laboro kaj pliajn sukcesojn ni deziras al vi. 

Hungario: 3 lingvoj en la lernejoj kaj la germana estu la unua Al la listo GUTO: lanĉita la Trilanda Comenius-projekto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.