Novaĵoj

Saluto al la 1-a Internacia Esperanto Lernejo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-09 11:50:42

La 1-a Internacia Esperanto Lernejo okazas en Bartošovice (elp. Bartoŝovice), Ĉeĥio ek de la 8-a ĝis la 11-a de novembro 2012.

La ĉ. 30 partopranantojn gastigas teknike bonege ekipita loka bazlernejo. Pri instruado prizorgas Stano Marček, la kulturprogramon, kiun havos eblon sekvi ankaŭ lokuloj, liveras Anjo Amika.

La aranĝon orgaizis Pavol Kaščák, redaktoro de Verda Stacio, kaj lia helpanto Rostislav Čubok.

Nia redaktejo bonvenigas la iniciaton kaj kore salutas la aranĝon dezirante al ĉiuj ĝiaj partoprenantoj fruktodonan kaj agrablan renkontiĝon.
Apartan gratulon mi sendas al la organizantoj.

Espereble la iniciato bone sukcesos kaj estonte ni povas laŭvice saluti la 2an, 3an, 4an kaj 10an IEL

Kreiĝu estontece bona tradicio el via aranĝo.

Amike, bondezire, Katalin Kovats 

11a de novembro

Televida prezentado en TV POLAR tutregiona televido de Moarvia - silezia regiono ekde 7-a minuto

http://www.youtube.com/watch?v=AUt89tFcR_Q

 

 

Oficiala varbanonco de la Univ. de Amsterdamo por profesora posteno pri Interlingvistiko kaj E-o Al la listo Hungario: 3 lingvoj en la lernejoj kaj la germana estu la unua

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.