Novaĵoj
Amikiĝu kun viaj falsaj amikoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 18:46:24
Ĉu vi havas malfacilaĵojn memori la diferencon inter vortoj kiel impoŝto-imposto, mielo-mjelo, deserto-dezerto?
Nia aktiva membro Przemysław Wierzbowski de kelka tempo publikigas en Facebook bildigitan serion pri tiuj falsaj amikoj.
Kun lia konsento ankaŭ edukado.net rajtas aperigi la erojn de la kolekto, eĉ planas krei kartan version, se videblos en la reagoj kaj opinioj sufiĉa intereso pri la materialo.
Se vi volas esti informita pri la novaj aldonoj en la...
Hieraŭ vendiĝis la lasta tortopeco
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 07:40:31
Ni kun granda ĝojo informas ĉiujn membrojn, ke la 17an de marto 2012 ni vendis la lastan pecon de la Jubilea torto .
Koran dankon por ĉiuj, kiuj kunmanĝis .
Por tiuj, kiuj mistrafis tiun eblon kaj deziras kunfrandumi en la jubilea jaro ni bakis novajn desertojn .
Nia jarraporto legeblas en la DOSIERUJO .
Stipendioj por instruontoj en Mazara del Valo
Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-17 11:03:07
Bv. disvastigi. La alvoko koncernas loĝantojn en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Turkio kaj Kroatio. Loĝantoj en Italio ne rajtas kandidatiĝi, laŭ la EU-reguloj
Centro por Esperanto kaj Interkulturo – Serĉado de Instruistoj
Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazaradelvalo ( Mazara del Vallo, Sicilio ) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto (CEI) en la ĉeplaĝa sicilia urbo.
CEI aktivas ekde januaro 2012 kaj daŭre antaŭenigas multspecan kaj plurnivelan agadon. Fakte, la Centro por Esperanto kaj Interkulturo aranĝas kursojn kaj seminariojn pri interkulturo kaj...
RAPORTO de edukado.net pri la jaro 2011
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-16 22:00:20
Ni informas ĉiun membron de edukado.net, ke la raporto pri la laboroj kaj finacoj de la jaro 2011 legeblas en la Dosierujo de la retejo.
La raporto skize prezentas la plej gravajn paŝojn de la pasinta jaro, la novajn sekciojn kaj planitajn programpaŝojn, kiujn ni en 2012 deziras efektivigi. La dokumento enhavas statistikon, la detalan financan raporton pri nia monsituacio kaj liston de la sponsoroj kaj donacintoj , kiuj finance helpis nian laboron en la jaro 2011. Niaj monrimedoj sufiĉas fini la planitajn projekterojn kaj pliaj donacoj ebligus al ni...
VOĈDONU POR PROGRAMERO PRI ESPERANTO EN RIO+20!
Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-14 13:47:02
En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero . Ĝia nomo memorigas pri la antaŭa simila konferenco, kiu okazis en la sama urbo en 1992. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn. Alvaro Motta el la loka teamo por Rio+20 rakontas, ke teamo de Unuiĝintaj Nacioj juĝos, kiuj el ili estos akceptitaj en la...