Novaĵoj
Propedeŭtika rolo de Esperanto en Galivo
Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-03 17:40:20
PROPEDEŬTIKA ROLO DE ESPERANTO EN GALIVO
estas la ĉeftemo de la ĉi-jara Eŭropa Esperanto-Kongreso en Irlanda urbo Galway (Galivo).
Kvankam la oficiala ĉeftemo estas “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli”, la organizantoj atentis ke la partoprenantoj povu unualoke ekscii ĉion gravan pri la propedeŭtika rolo de Esperanto. Tial rekte pri la temo parolos spertuloj kiuj agis kaj praktike kaj science pri Esperanto-instruado cele al pli efika posta lernado de aliaj fremdlingvoj. Vi povos aŭskulti prelegojn de Zlatko Tišljar pri la eksperimento efektivigita en...
Forpasis Josef Ŝemer
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-30 00:32:07
Kun trista koro mi informas vin ke la 29an de marto forpasis nia aktiva membro kaj subtenanto Josef Ŝemer (61). La internacie konata kaj ŝatata Josi estis unu el la pilieroj de la israela movado dum pli ol kvar jardekoj. Li estis longjara redaktoro de la revuo "Israela Esperantisto", antaŭa prezidanto de ELI kaj nun ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel Avivo.
Ni ne plu renkontos lin dum la universalaj kongresoj, ne plu legos...
Amikiĝu kun viaj falsaj amikoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 18:46:24
Ĉu vi havas malfacilaĵojn memori la diferencon inter vortoj kiel impoŝto-imposto, mielo-mjelo, deserto-dezerto?
Nia aktiva membro Przemysław Wierzbowski de kelka tempo publikigas en Facebook bildigitan serion pri tiuj falsaj amikoj.
Kun lia konsento ankaŭ edukado.net rajtas aperigi la erojn de la kolekto, eĉ planas krei kartan version, se videblos en la reagoj kaj opinioj sufiĉa intereso pri la materialo.
Se vi volas esti informita pri la novaj aldonoj en la...
Hieraŭ vendiĝis la lasta tortopeco
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 07:40:31
Ni kun granda ĝojo informas ĉiujn membrojn, ke la 17an de marto 2012 ni vendis la lastan pecon de la Jubilea torto .
Koran dankon por ĉiuj, kiuj kunmanĝis .
Por tiuj, kiuj mistrafis tiun eblon kaj deziras kunfrandumi en la jubilea jaro ni bakis novajn desertojn .
Nia jarraporto legeblas en la DOSIERUJO .
Stipendioj por instruontoj en Mazara del Valo
Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-17 11:03:07
Bv. disvastigi. La alvoko koncernas loĝantojn en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Turkio kaj Kroatio. Loĝantoj en Italio ne rajtas kandidatiĝi, laŭ la EU-reguloj
Centro por Esperanto kaj Interkulturo – Serĉado de Instruistoj
Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazaradelvalo ( Mazara del Vallo, Sicilio ) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto (CEI) en la ĉeplaĝa sicilia urbo.
CEI aktivas ekde januaro 2012 kaj daŭre antaŭenigas multspecan kaj plurnivelan agadon. Fakte, la Centro por Esperanto kaj Interkulturo aranĝas kursojn kaj seminariojn pri interkulturo kaj...