Novaĵoj

Filmo pri trejnado de Josias Barboza

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-20 11:44:27

Ni informas vin ke en la FILMEJo ni ĵus publikigis resumfilmon pri metodika trejnado, okazinta dum la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en julio 2011 en São Paulo (Brazilo). La trejnadon gvidis Josias Barboza, nia brazila kolego kaj filmis por edukado.net K. Kováts, (per pruntita filmio). Barboza prezentis sian instrukompleton: la strukturon, celojn kaj uzmanierojn de la lernolibroj Esperanto por lernejaj klasoj. La kvindeko da ĉeestantaj instruemuloj dum la trejnado rolis foje kiel instruistoj, foje kiel kursanoj kaj tiel mem povis sperti la laboron pri la materialo....

Legi pli...

Dennis Keefe estas la Esperantisto de la Jaro 2011

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-18 20:09:36

    La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005),...

Legi pli...

Postfesta raporto - nova limdato por la Stelserĉado

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-18 13:13:53

Ni informas vin pri tio ke je peto de kelkaj samideanoj ni plilongis la limdaton de la Jubilea konkurso STELSERĈADO   L a nova dato estas la nokto de la 20a de decembro. Ni kaptas la okazon danki al ĉiu, kiu salutis nin okaze de la jubileo, sendis mesaĝon, kunmanĝis el la torto aŭ alimanire partoprenis la feston. Jen nur kelkaj ekzemploj: en la gastlibro estas aldonitaj ĉ. 20 mesaĝoj: http://www.edukado.net/prie/gastolibro ...

Legi pli...

Kultura vojaĝo al Vjetnamio

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-18 10:52:19

  * * * * * * * * * * *  Mi informas vin pri tio, ke la 15an de decembro ni lanĉis novan kurson en la Kleriejo.  La KULTURA VOJAĜO al VJETNAMIO estas 20-leciona reta kurso kiu helpas al kongresanoj pretiĝi al la vojaĝo kaj informiĝi pri la lando, aliflanke donas eblon lerni pere de Esperanto pri Vjtenamio. Bona okazo kaj por kleriĝo kaj por lingvouzo ankaŭ al tiuj, kiuj ne povos partopreni la kongreson en Haojo. ...

Legi pli...

Retpaĝo de la Pola Prezidanteco en la Eŭropa Unio pri Zamenhof

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-16 14:48:02

Okaze de la 152-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, en la retpaĝo de la Pola Prezidanteco en la Eŭropa Unio aperis, teksto kiu rememorigas la kreinton de la Internacia Lingvo. La teksto aperis en la pola, angla, franca kaj germana lingvoj (ĉiuj lingvaj versioj de la retpaĝo) kaj sub ĉiu el tiuj versioj aperas ankaŭ la sama teksto en Esperanto. http://pl2011.eu/content/152-rocznica-urodzin-ludwika-zamenhofa http://pl2011.eu/en/content/152nd-anniversary-birth-ludwig-zamenhof http://pl2011.eu/fr/content/152eme-anniversaire-de-la-naissance-de-ludwik-zamenhof http://pl2011.eu/de/content/152-jahrestag-von-ludwik-zamenhof Temas pri la dua priesperanta...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.