Novaĵoj

Teatrostaĝo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-01-26 18:41:04

      TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio Teatra staĝo en Esperanto, en kiu Esperanto ne estas celo, sed ilo! Malkovru rusajn kulturon kaj teatron Vizitu Vilnon kaj vivu 10 tagojn en Minsko Partoprenu frenezan travivaĵon La sistemo de Stanislavski adaptita en Esperanto Plibonigu vian scipovon de Esperanto Venu ludi spektalon dum Kongreso de...

Legi pli...

Restis nur kelkaj tagoj por aliĝi avantaĝpreze ...

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-25 13:28:15

Ni memorigas vin pri tio, ke restis nur kelkaj tagoj por avantaĝpreze aliĝi al la reta kurso KULTURVOJAĜO al VJETNAMIO.  Pri la kurso kaj kondiĉoj vidu la anoncon kaj sekvu la tieajn ligojn.  Atendas viajn aliĝojn: s-ro Nguyen Xuan Thu, kompilinto de la kurso kaj Katalin Kováts, organizanto

Legi pli...

La unua semajno en la Esperanto-Insulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-18 03:32:56

Pasis unu el la kvar kursosemajnoj sur la Esperanto-Insulo. La okdeko da BEK-kursanoj bone progresas sub la gvido de Dennis Keefe kaj ni, metodikistoj, paralele kun nia faka laboro, akompanas ilin en la studado; kaj dum la kurso kaj ekster la klasejo.  Ĉiuokaze ĉiun mirigas, ke la komencantoj de la 8a matene ĝis la 18a estas senĉese en la klasĉambro, eĉ sian tagmanĝon ili konsumas tie, kaj liberiĝinte de la devoj, vespere preskaŭ ĉiu el ili memvole revenas por kune studi inter la 20a kaj 22a venspere.  La metodika grupo, kiu konsistas...

Legi pli...

Stipendio por terminologiai trejnado

Kategorio: Movado; Dato: 2012-01-13 18:46:53

UEA ofertos al du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno, Aŭstrio (en julio 2012). Temas pri neesperantista aranĝo. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn kaj la restadon. Limdato por kandidatiĝi estas komence de aprilo. La detaloj legeblas tie: http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf

Legi pli...

Kurslanĉo kaj festo sur la Esperanto-Insulo - filmraporto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-12 17:25:45

Realiĝis la projekto “Esperanto-Insulo”. La 11an de januaro okazis la oficiala malfermo de la Kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj. La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruistoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.     La ĉefa kursaro de la komencantoj...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.