Novaĵoj

Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-25 12:07:37


En la lernejo Baiyangshujie-Xiaoxue (ĉina urbo Tauyuan) propedeŭtikcele lernas Esperanton 100 infanetoj kaj la projekto havas ŝancojn 

atingi la OFICIALIGON DE ESPERANTO EN ĈINAJ LERNEJOJ. 

La lernejestro Wei Yubin (Jado) mem estas esperantisto, kiu instruis la lingvon al siaj tri koleginoj. La junulinoj partoprenis la monatan staĝon sur la Esperanto-Insulo en januaro 2012 kie ili sukcese trapasis ankaŭ la KER-ekzamenon. 

Nia redakcio ĵus ricevis foton pri WANG Nan, ZHANG Yating, LI Jingxia kiuj tenas en siaj manoj la ricevitajn atestilojn.

Vi povas lasi al ili gratulmesaĝon klakante al la foto kaj elvenaninte al la fotoalbumo. 

Grava peto - RIO+20 / fina voĉdonado kun ŝancoj por ni Al la listo Esperantistaj lingvoinstruistoj serĉatas por labori en Ĉinio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.