Novaĵoj

Esperantistaj lingvoinstruistoj serĉatas por labori en Ĉinio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-18 14:19:31

 

 

 

 

 

 

La altlernejoj en Changzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, engaĝos instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj, kiuj devas esti esperantistoj.
Changzhou-a Teknika Altlernejo de Turismo kaj Komerco kaj Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changhzou estas profesiaj altlernejoj, kiuj intencas engaĝi instruistojn de la japana, korea kaj angla lingvoj. La kondiĉoj por kandidatoj de la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-65-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon pri Esperanto, esti sperta en instruado de la lingvoj kaj Esperanto. 

Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli iom en la ĉina aŭ angla lingvoj. Tiuj, kiuj interesiĝas pri la posteno, sendu materialojn en du lingvoj, kiun li aŭ ŝi intencas instrui, inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, kaj eduka diplomo, al nia retpoŝto: zhchsh56(ĉe)126.com

------------------
Prof.Dr.GONG Xiaofeng
School of Environmental and Chemical Engineering
Nanchang University
Nanchang, CN-330031
China
+86-18607910758
arko.gong(ĉe)qq.com

Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto Al la listo Strategia plano de UEA

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.