Novaĵoj

Strategia plano de UEA

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-18 13:46:14

UEA starigis komisionon pri strategiaj demandoj, kiu nun konkludis siajn laborojn, kaj prezentis raporton. Kvankam la raporto estas longeta, valoras tralegi ĝin kaj diri vian opinion. 

Jen la komenca frazo de la dokumento:

"Tiu ĉi dokumento do celas prezenti ĝeneralan kadron por la strategio de UEA, kun la celo stimuli tian kundiskutadon. Por resti konciza kaj facile trarigardebla, ĝi ne multe traktas la praktikajn detalojn, kvankam la Komisiono klare konscias pri la bezono okupiĝi pri ili. Al tio ni planas dediĉi nin en la venontaj monatoj. Intertempe, ni esperas ke niaj proponoj naskos diskutojn kiuj pliriĉigos nian komprenon de la defioj kaj potencialoj kiujn alfrontas UEA."

Ĉar nia retejo kaj agado estas plurfoje menciita en la plano kaj ŝajne UEA kalkulas je aktiva kunagado, mi petas la membrojn ne nur legi, sed ankaŭ priopinii la planon en la spaciala spaco de nia FORUMO

Mi, Katalin Kovats, aldonas, ke mi ne estis enplektita en la planadon, kaj pri neniu punkto de la plano povas kaj volas doni al vi klarigojn, tamen ni ĉiuj povas pensi kune, starigi demandojn kaj atendi respondojn. Viajn komentojn vi povas sendi ankaŭ al strategia.vizio(ĉe)co.uea.org

Jen la dokumento en eŝutebla formo kaj jen ĝi sur la paĝaro de UEA

Esperantistaj lingvoinstruistoj serĉatas por labori en Ĉinio Al la listo Ekvojaĝis la KER-Testoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.