Novaĵoj

Grava peto - RIO+20 / fina voĉdonado kun ŝancoj por ni

Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-06 23:55:36

Alvoko baze de la cirkulero de Stefan Keller:

Ĵus komenciĝis la tutmonda, tutpublika voĉdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20. 

Du rekomendoj de esperantistoj eniris la voĉdoneblajn rekomendojn. El la po dek rekomendoj laŭtemaj, 3 pluiros al pli altnivela pritraktado.
Nun la tuta mondo povas facile voĉdoni, sen neceso registriĝi. Do, proporcie, ni bezonas nun multegajn subtenvoĉojn (pli ol por la antaŭa fazo) por ke ili havu ŝancon esti inter la 3 elektotaj. 

La du temoj, kie troveblas niaj subtenendaj rekomendoj estas la sekvaj:  

I. Kategorio ‘Arbaroj  kun la temo « Protektu lingvan diversecon por konservi la tradiciajn sciojn kaj subteni biodiversecon. »


 

 

 

II. Kategorio ‘Daŭripova evoluo por elimini malriĉecon’ kun la temo 

« Malpliigi malriĉecon per protektado (promocio, respekto) de biodiverseco, lingvaj rajtoj kaj interkultura dialogo per neŭtrala internacia lingvo. »

 

 

 

Vidu la klarigon pri la voĉdonado kaj la diverslingvajn versiojn de NIAJ du temoj. 

De unu komputilo eblas voĉdoni nur unufoje. Espereble vi havas aŭ trovos plurajn komputilojn. La ŝanco de la esperantistaj proponoj estas en niaj manoj. 

Ni petas vin voĉdoni ĉi tie:    Angle  Arabe   Ĉine  France  Hispane   Portugale   Ruse

Hodiaŭ okazas la TUTMONDA KER-sesio Al la listo Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.