Novaĵoj
Venu manĝi el nia jubilea torto!
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-11 11:53:47
Festu kun ni! La 15an de decembro edukado.net estos 10-jara. Ni preparis torton por la festo. Ĝi valoras 3652 eŭrojn.
Tiom da tagoj pasis de la ekfunkcio de la retejo. Aĉetante pecetojn, ĉu ni sukcesos formanĝi ĝin dum la festo?
Se vi spertis jam avantaĝojn kaj helpon por via laboro aŭ pluperfektiĝo dum la pasintaj 10 jaroj kaj neniam trovis eblon esprimi vian kontentecon, jen bona okazo fari tion dum la komuna festo. Aĉeti ajngrandan pecon el la torto vi povas ĉe...
LUIS JORGE SANTOS MORALES feste eniras la Panteonon
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-10 17:53:32
Saluton, kara uzanto,
la redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova prezento al la Panteono.Kvankam ĉiujare nur la 15an de decembro ni malkaŝas la premiitajn vivantajn 15 pedagogojn, nun, je kelkaj tagoj antaŭ la festo, ni faras escepton kaj okaze de la 17a Kolombia Kongreso ni diskonigas la nomon de unu el la premiatoj.
Temas pri LUIS JORGE SANTOS MORALES, prezidanto de la Kolombia Esperanto-movado. Pri lia honorigo pere de la reto ricevas informojn la kolombiaj samideanoj kaj la mondo en tiu ĉi horo, meze de la kolombia kongreso,...
Eduko de plurlingva infano - nova filmprelego
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-09 17:39:24
...
Mi informas vin ke mi ĵus publikigis filmon pri mia prelego pri " Eduko de plurlingva infano - naĝado kontraŭ la fluo ".
La prezento estas muntita el PowerPoint-materialo kun aldono de sonregistraĵo. Kvankam la temon mi jam plurfoje traktis, la lastfoja sukcesa prezento en Barcelono, dum la 35a Katakluna Kongreso (kaj ties organizantoj),...
Jam 124 personoj el 26 landoj sur la Esperanto-Insulo
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-07 14:29:43
Ni estas preparantaj unu el la plej gravaj kaj grandvolumaj pedagogiaj eksperimentoj.
Kadre de la kursaro sur la Esperanto-insulo okazos kvarsemajna kursaro en la Hajnana Universitato en Ĉinio.
Estis anoncita tre intensa kurso por komencantoj, paralela metodika seminario kaj du universitataj kursoj pri Paco kaj Milito, “Alfronti militon”, de profesoro Ron Glossop kaj kurso pri Historio kaj Filozofio de la Informadiko de profesoro Federico Gobbo. Fine de la sesio okazos ankaŭ KER-ekzamensesio je ĉiuj niveloj.
Vidu la koncernan ...
KER-ekzamenoj: kalendaro, helpkampanjo, unuaj sesioj
Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-01 13:58:39
Ni informas vin ke pli-mapli pretas la kalendato de la sekvontjaraj KER-ekzamenoj .
La plej grandan partoprenon ni atendas en la Tutmonda Skriba Ekzameno al kies organizo en ajna loko eblas ankoraŭ kandidatiĝi. Vidu la kondiĉojn kaj la jam aliĝintajn urbojn .
La du plej proksimaj ekzamensesioj estos en Brazilo dum la 47a landa kongreso kaj en februaro en Ĉinio fine de la 4-semajna...