Novaĵoj

Helpu al germanoj reklami Esperanton kaj gajni 1000 eŭrojn

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-07 16:50:41

Eble vi jam legis pri tio, ke Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia Esperanto-renkontiĝo. Vi do havas la eblecon ebligi la subvenciadon de partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj. Jen kion necesas fari: 1) Iru al  https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev 2) Klaku al " Stimme abgeben " (doni voĉon). 3) Malfermiĝas nova...

Legi pli...

LA 47-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-05 14:22:01

            La frosta vintro en la norda hemisfero ne tro favoras niajn renkontiĝojn, sed en la somera tropiko ili allogas vizitantojn ĉefe el la norda hemisfero. Pro tio la brazilaj esperantistoj varme invitas al sia 47ª Nacia Kongreso, kiu okazos en la periodo de la 15ª ĝis la 19ª de januaro 2012 en la urbo Taguatinga/Brasília (DF). La ĉefurbo Brasília jam...

Legi pli...

KAMPANJO por esprimi nian dankon al ESF

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-17 10:15:16

Ĉu vi scias kio estas ESF? Esperantic Studies Foundation / Fondaĵo de Esperanto-studoj./ Sen la helpo de tiu fondaĵo nek edukado.net nek lernu.net ekzistus. ESF financis la konstruon de tiuj paĝaroj, subvenciis multajn projektojn kaj ebligis al dekoj da esperantistoj liberigi sin por certaj periodoj okupiĝi altnivele kaj science pri Esperanto. ESF estis la fondaĵo danke al kiu mi, Katalin povis konstrui kaj redakti dum 10 jaroj la retejon www.edukado.net...

Legi pli...

International communication - international languages

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-14 18:59:20

          Jam la trian fojon startis en oktobro la kurso "International communication - international languages" en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznan, PL) sub la gvido de Ilona Koutny kaj Michael Farris (instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj). La anglalingva kurso estas populara inter la gestudentoj de la Lingvistika Instituto kaj ankaŭ kelkaj eksterlandaj studentoj (venintaj tra la Erasmus-programo) partoprenas ĝin.  La unujara kurso (60 lecionoj) prezentas diversajn aspektojn de internacia...

Legi pli...

MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-08 21:26:42

Ĉu vi konas la retradion Muzaiko?  Se ne, nun estas duobla kialo dum la tuta dimanĉo kaj poste mardo aŭskuslti ĝin. Veronika Poór dum la Itala kongreso - kie ankaŭ ŝi mem trapasis la KER-ekzamenojn - faris intervjuon kun Katalin Kováts pri la ekzamensistemo kaj ties funkciado, celoj, atingaĵoj ktp. La intervjuo, post zorga teknika prilaboro de RIKKER Bálint pretiĝis kaj aŭdeblos en du partoj dimanĉon kaj mardon, en ĉiun trian horon ekde la 0a horo. En la posta tempo ĝin...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.