Novaĵoj

Ĉu bona aŭ mava lingvo? Debato kaj voĉdono.

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-16 07:46:56

Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉis retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debate okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.  Ni invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo. La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la...

Legi pli...

Pretas la FILMEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-12 09:49:27

Mi deziras informi vin pri tio, ke ni finis la konstruon de la nova sekcio FILMEJO, kiu troviĝas en subsekcio de la BIBLIOTEKO:  Nia celo estas kolekti tie informojn pri Esperanto-temaj, el pedagogia vidpunkto, gravaj kaj interesaj filmetoj, publikigitaj aliloke en la reta mondo. Ni aperigos en la FILMEJO multajn erojn ankaŭ el niaj propraj filmetoj, sed priatentas la verkojn de aliaj kolego.j  La FILMEJO ebligas alfabet-vican rapidan trairadon de la listo, sed ankaŭ rapidan serĉon laŭ opcioj de kategorioj, aŭtoroj, rolantoj, kreodato...

Legi pli...

Parolu kun mi!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-11 18:11:40

26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj jam 10an fojon

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-10 16:22:03

La 26a de septembro jam de 10-jaroj estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre de tiu...

Legi pli...

Daniel Biro-Walker forpasis .....

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-10 13:23:33

Nia amiko, kolego, membro de edukado.net, Daniel Biro-Walker forpasis la 9an de septembro 2011. Daniel estis tre aktiva esperantisto, multe agadis por la Internacia Lingvo. Li partoprenis multajn kongresojn, staĝojn, renkontiĝojn, plurajn el ili li mem organizis. Li agadis por lernu.net kiel korektanto, agadis en Grezijono kiel volontulo. Danke al Daniel la klubo de Quetigny, apud Diĵono, disvolviĝis kaj grandiĝis., la urbo informiĝis pri Esperanto. Li lernigis multajn novbakitajn esperantistojn. Li multe agadis ankaŭ por la renkontiĝoj kaj kunagado de la...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.