Novaĵoj

Pri la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-08 02:36:51

La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj de UAM en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero.
Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.
La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propraj gepatraj lingvoj. La kurso pri esperanta gramatiko de Ilona Koutny vekis la diskutemon de la gestudentoj (ekz. ĉu niaj pensoj bezonas gramatikan karakteron por vortiĝi?).
La duan periodon de esperanta literaturo skizis la krakova poetino Lidia Ligęza (poezio) kaj la literatura tradukisto Tomasz Chmielik (prozo). La kurso pri komunikado – post prezento de la gamo de komunikado de individua ĝis internacia – donis eblecon al la ĉeestantoj por prezenti siajn komunikadkutimojn en diversaj situacioj sub la gvido de Ilona Koutny.
Merkrede la tradicia Komuna vespero havis en sia programo prezenton de Brazilo kun danco, poemojn de Lidia Ligęza kaj literaturan debuton de la partoprenantino Anina Stecay en Esperantio per krimrakonteto. Mirejo Grosjean amuzis la ĉeestantojn per ŝercoj kaj ŝercaj rimarkoj pri la instruistaro.
La februaran sesion kutime sekvas ekskurso , ĉi-foje al Toruno. Teresa Nemere gvidis la partoprenantojn – rezistantajn al la malvarmo – tra la urbo kaj la domo de Koperniko, kie ni povis sperti esperantlingvan prezentaĵon pri la historio de la urbo. Maria Pokrzywnicka, entuziasma laboristino de la Etnografia Muzeo rakontis pri la popolaj kutimoj montrante la aktualan ekspozicion kaj gastigis la grupon per la fama toruna mielkuko.

Prof. dr Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
 

Finiĝis la unua kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano Al la listo Sukceso en la 25a KER-sesio en Hajnano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.