Novaĵoj

Sukceso en la 25a KER-sesio en Hajnano

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-06 02:45:24


 

Ni kun ĝojo raportas pri la 25a KER-sesio, okazanta en tiuj ĉi tagoj sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio).

La sesion gvidas Katalin Kovats, kunekzamenas Dennis Keefe. 


La ekzamenojn sume trapasis 29 personoj. Ekzameniĝis 9 kandidatoj je nivelo C1, 4 je nivelo B2 kaj 16 je nivelo B1.Tiuj ĉi lastaj ĉiuj studis en la intense BEK-kurso, gvidata de Dennis Keefe. 

La kandidatoj venis el 10 diversaj landoj: Ĉinio (13), Francio (4), Italio (3), Mongolio kaj Korea Respubliko (2-2), Japanio, Aŭstralio, Hungario, Slovenio kaj Kanado (po 1).
El landoj Ĉinio, Mongolio, Slovenio kaj Japanio ĉi-sesie ekzameniĝis unuan fojon kandidatoj. 

Kandidatoj atendas sian vicon antaŭ la parola parto  

 


Kun ili ĝis nun trapasis la ekzamenon 548 kandidatoj el 54 landoj. 
La liston gvidas daŭre Brazilo. Bv. vidi la sur la statitika paĝo

La ĉinaj kaj mongolaj kandidatoj ricevis monhelpon por la ekzamenkotizo de la organizo Vintra kursaro kaj de la partoprenantoj de la pedagogia seminario (Margaretha Symoens, geedzoj Plutniak, Gisela Macioszek, geedzoj Moirand, G. Olsson, R. Glossop kaj de membroj de edukado.net:  B. Chatterjee (DK), C. Daudier kaj J.M. Cash (FR). 

Dankon al ĉiuj kiuj per sia laboro, instruado aŭ per financa subteno ebligis al la studentoj kaj kandidatoj trapasi la ekzamenon.

Katalin Kovats

Pri la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan Al la listo La unua azia KER-sesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.