Novaĵoj

La unua azia KER-sesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-31 01:45:10

La 7an kaj 8an de februaro (dum la lasta semajno de la BEK-kurso) okazos ekzamensesio laŭ la KER-sistemo en Hajnano
La komisiono antaŭvidas 20-25 kandidatojn, kiuj partoprenas ekde ĉi-lundo specialan preparsesion, gvidatan de Katalin Kovats kaj partoprenantoj de la metodika kurso.
Ekzameniĝos kaj partoprenantoj de la BEK-kurso, kaj aliaj kandidatoj el la pli progresantaj grupoj.
Kaj la studantoj kaj la instruantoj faras ĉion eblan por sukcesa okazigo de la unua azia KER-sesio kaj akirigo de ŝtata atestilo pri kono de Esperanto. Tiu dokumento povos helpi en enkonduko kaj instruado de Esperanto en la lernejoj kaj universitatoj de la kandidatoj.
Inter ili estas ekzemple studentoj, instruistoj - ĉefe el Ĉinio, sed ankaŭ el Koreio, Mongolio kaj aliaj landoj – kiuj nur parte povos pagi la ekzamenkotizon.
Por deko da ĉinaj studentoj la organizantoj de la Vintra Esperanto-kursaro jam proponis subvencion. Ni bezonus ankoraŭ ĉ. 200-300 eŭrojn por povi helpi ankaŭ alilandajn kandidatojn. Se iuj povos kontribui, bv. kontakti Katalin Kovats .
Dankon.

Por vidi nian lastan raporton pri la kursaro, bv. legi la novaĵojn kaj spekti la filmon.  

 

Sukceso en la 25a KER-sesio en Hajnano Al la listo Esperanto-Insulo: filmraporto post la 2a semajno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.