Novaĵoj

Esperanto-Insulo: filmraporto post la 2a semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-29 12:31:16

Inter la 11a de januaro kaj 12a de februaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio) laŭ la projekto de Dennis Keefe okazas internacia intensa BEK-kurso, metodika seminario kaj du paralelaj universitatnivelaj kursoj.

La kursaron partoprenas ĉ. 130 personoj el pli ol dudeko da landoj, ĉefe aziaj, sed por la metodika kaj universitataj kursoj alvenis al la insulo plurdeko da eŭropanoj.
Malgraŭ la malagrabla (kaj tute ne somera) vetero, malfacilaj loĝkondiĉoj ktp. ĉiuj heroe laboras, pasigante de la 8a matene ĝis la 22a vespere tage minimume 12-14 horojn en la klasĉambro, lernante la lingvon, praktikante instruadon, helpante unu la aliajn.

La kvarmembra instruista teamo: Dennis Keefe, Katalin Kováts, Ron Glossop kaj Federico Gobbo kune kun la ĉinaj kolegoj, kiuj provas forigi la malfacilaĵojn kaj solvi la leviĝintajn problemojn (parte pro la humidega kaj nekutime malvarma vetero, fermiĝo de kopiejoj pro la longa festoperiodo, manko de varma akvo en la lastmomente elektita surogata hotelo, malfacilaj retkonektoj ktp) faras sian plej bonon por sukcesigi la projekton.

En la filmo Katalin provas doni ideojn pri la laboro, bonaj momentoj de la kursaro, du ekzercoj de siaj lecionoj ĉe la komencantoj kaj paroligas mallonge ankaŭ la kolegojn.

Fine de la kurso ni aperos denove kun detala raporto kaj analizo de la kurso. Kuraĝigoj, demandoj kaj opinioj bonvenas.

Bv. vidi la filmon elirante el nia FILMEJO

La unua azia KER-sesio Al la listo Teatrostaĝo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.