Novaĵoj

Teatrostaĝo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-01-26 18:41:04

 

 

 

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio
Teatra staĝo en Esperanto, en kiu Esperanto ne estas celo, sed ilo!

  • Malkovru rusajn kulturon kaj teatron
  • Vizitu Vilnon kaj vivu 10 tagojn en Minsko
  • Partoprenu frenezan travivaĵon
  • La sistemo de Stanislavski adaptita en Esperanto
  • Plibonigu vian scipovon de Esperanto
  • Venu ludi spektalon dum Kongreso de EEU
  • Malkovru Irlandon kaj ĝiajn pejzaĝojn

Ni invitas vin partporeni dektagan intensivan staĝon laŭ tradicia rusa metodo de Stanislawski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, klakdancado, parolprononcado, kantado, bio-mekaniko…
La staĝo akceptas komencantojn kaj profesiulojn de teatro, kiuj estos gvidataj de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko en la rusa lingvo. Samtempa interpretado al Esperanto permesos al vi plene malkovri la teatro-lernadon tiel, kiel oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.
Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la publiko. Poste ni proponas al vi veturi kune al Galivo en Irlando por ludi esperantan spektaklon dum la EEŬ-kongreso 2012. La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn ellaboritajn dum la staĝo.

Instruistoj, sendu viajn gelernantojn sperti esperanton !

Kosto laŭ la dato de via aliĝo:
300 € ĝis la 15-a de februaro 2012
350 € ĝis la 15-a de aprilo 2012
400 € post la 16-a de aprilo 2012

Vizitu www.morgaulaprintempo.eu, tie vi trovos necesajn informilojn kaj aligxilon
Vidu la filmeton pri la 1a Esperantlingva Teatro Staĝo 

Asocio MORGAU LA PRINTEMPO
morgau.la.printempo@gmail.com
14 rue de la Tour d'Auvergne
75009 Paris
Francio
tel : +33 142 813 396

Esperanto-Insulo: filmraporto post la 2a semajno Al la listo Restis nur kelkaj tagoj por aliĝi avantaĝpreze ...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.