Novaĵoj

La kursaro en Poznan sukcese saviĝis

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-24 10:16:57

Ni informas vin kun ĝojo ke la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato en Poznan sukcesas startigi denove grupon por la trijaraj studoj. La fakto ke ne interrompiĝas la kursaro okazis danke al la subteno de ESF kaj ILEI-UEA kaj kompreneble al la entuziasmo de brazilanoj kaj aliaj junuloj. La 17-membran grupon konsistigas plejparte junuloj kun universitata diplomo (aŭ tion akirantaj) kaj 3 doktoriĝantoj, sed aliĝis ankaŭ inter aliaj Mirejo Grosjean, konata esperantistino el Svislando. La internacian studantaron reprezentas 4 personoj el Brazilo, 3 el Hungario, po 2 el Pollando kaj...

Legi pli...

Ĉinio: paralelaj ILEI-seminario kaj Esperanto-kursaro

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-08 23:20:12

La 8an de aŭgusto 2011 malfermiĝis la 2-a somera E-kursaro de ILEI-CN en la urbo Tianjin, Chinio. Partoprenis 16 instruistoj kaj 20 gestudentoj el diversaj lokoj, inkluzive de Koreio. S-ro LI Shijun (Esperante: Laŭlum), membro de Akademio de Esperanto, komencis la 1-an lecionon, poste S-ro LIU Baoguo kaj S-rino Natura el Koreio gvidis la kurson. La kurso daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto, samkiel la la 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio, okzanta paralele kaj samloke.   Raportis Arko, Sekciestro de ILEI-CN  

Legi pli...

Raporto kun multaj fotoj pri UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-02 07:43:34

Ni informas vin ke en la Dosierujo ni aperigis raporton kun multaj fotoj pri la partopreno kaj laboro de edukado.net dum la 96a Universala Kongreso en Kopenhago. Ni invitas vin rigardi la dokumenton, vidi niajn fotojn en la indikita paĝo de Ipernity , skribi pri viaj propraj spertoj en nian Gastlibron kaj sendi pliajn fotojn al la adreso de redaktanto@edukado.net . La raporton vi...

Legi pli...

Jam pli ol 500 ekzamenitoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-31 15:51:22

Dum la 22a sesio de la KER-ekzamenoj, okazigita dum UK en Kopenhago partoprenis 47 kandidatoj el 22 landoj: Aŭstralio, Belgio, Brazilo(5), Bulgario, Danio (6) , Hispanio, Finnlando, Francio (11) , Germanio (3), Grekio, Hungario, Kubo, Litovio, Makedonio, Meksiko (2), Nederlando, Norvegio, Portugalio, Rusio, Sud-Koreio, Svedio (4) kaj Svislando. ( Statistiko )  Per tiu nombro de ekzameniĝintoj ni atingis la magian ciferon 500, pro tio la organizantoj lotumante elektis dum la Internacia Vespero la bonŝancan ekzameniĝinton kiu rericevos sian ekzamenkotizon. La gajninto estas Didier...

Legi pli...

Niaj unuaj tagoj en Kopenhago

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-26 22:39:23

Dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago edukado.net multflanke reprezentiĝas per edukaj kaj lingvaj programoj de la kongreso. Jam en la unua vespero, dum la Movada Forio ni partoprenis kun nia stando kaj prezentis plurajn dosierojn kun ekzercoj, disdonis centon da pinĉiloj kaj plurcent flugfolojn pri la agado kaj atingaĵoj de la paĝaro. Dum la semajno nia eta teamo (Katalin Sylvain , Petra kaj Monika ) okazigas paroligajn kursojn je du niveloj entute en 16-horoj, kiujn plurfoje ĉeestis 60-80 personoj. Ni...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.