Novaĵoj

44-A ILEI-KONFERENCO KOMENCIĜIS

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-18 12:26:25

"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inaŭguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldoniĝos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj...

Legi pli...

Kunportu pinĉilojn kaj vizitu niajn dumkongresajn aranĝojn!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-16 20:26:21

Ni informas ĉiun kongresumonton ke krom la 4x2 paroligaj kursoj de edukado.net ni denove okazigos renkontiĝon inter la membraro kaj kunlaborantoj de la paĝaro. La programo METIEJO okazos lundon , posttagmeze, post la lingvolecionoj de la paĝaro. Dum tiu programo vi povos ricevi informojn pri la novaj atingaĵoj, faritaj paŝoj, aŭdi raporton pri la financa situacio kaj informiĝi pri la lastaj projekteroj, realigotaj en la sekvaj semajnoj. Krom tio ni prezentos la novan kursejon RITE, el kies studantoj pluraj partoprenos la...

Legi pli...

54 - Rekorda nombro de ekzameniĝintoj en São Paulo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-14 21:22:19

Inter la 11a kaj 13a de julio 2011 okazis la 21a sesio de la KER-ekzamenoj dum la Tutamerika Esperanto Kongreso (TAKE) organizita en la brazila metropolo São Paulo.   La ekzamenojn tie trapasis 54 kandidatoj, 50 brazilanoj kaj po unu el Kubo, Germanio, Kolombio kaj Ĉilio. Estis granda honorigo ke ekzameniĝis inter aliaj Alberto Fernández-Calienes Barrios kaj Luís Jorge Santos Morales, la prezidantoj de la kuba kaj kolombia landaj asocioj, Marcus Túlio de Almeida Flores vortaristo, James  Rezende Piton LKK-ano. La ekzamenoj...

Legi pli...

Raporto el la krakova ALTE-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-08 20:01:26

Ĉi-jare la bela historia pola urbo Krakovo (kiu estas bone konata por esperantistoj, i.a. pro la ILEI-konferenco en 2009) gastigis la 4-an internacian konferencon de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj) de la 7 ĝis la 9 de julio 2011 en la Jagelona Universitato. La ĉefa temo estis la "Efiko de la lingvaj kadroj por la taksado, lernado kaj instruado: politikoj, proceduroj kaj defioj". Inter la temoj estis la taksado de diversaj instrusituacioj de la kutimaj klasĉambraj ĝis la instruado de migrantoj. Emfazita estis ankaŭ tio, ke la uzceloj devas la kadrojn plenigi per aktuala materialo. Temis...

Legi pli...

Plia paŝo al la fina aprobo de tutnacia leĝo pri Eo-instruado en Brazilo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-07 22:20:30

Hieraŭ, la 6an de Julio, la Ĉambro de Deputitoj de la Brazila Parlamento publikigis la favoran voĉdonon de Deputito Joao Bittar al la aprobo de la Leĝprojekto numero 6.162, de 2009, kiu enkondukas la instruadon de Esperanto en la Brazilan klerigsistemon. Deputito João Bittar estas la referanto pri la leĝ-propono, en la eduka komisiono de la deputita ĉambro. Li estas la plej grava persono post la prezidanto de la komisiono mem kaj lia favora raporto sendube influos la decidon de la kvardek membroj de tiu komisiono. Ne estas ankoraŭ difinita...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.