Novaĵoj
Fine de la someraj KER-sesioj
Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-28 15:29:23
La 23an sesion de la KER-ekzamenoj, okazigita dum la Itala Kongreso en Torino fine de aŭgusto 2011, partoprenis 19 kandidatoj el 7 landoj. La ekzamenojn je B2 (3) kaj C1 (16) niveloj trapasis 13 personoj el Italio, po unu el Barato, Francio, Israelo, Rumanio, Finnlando kaj Hungario. Per tiu ĉi sesio Italio transprenis la trian lokon de Germanio kaj postlasis ankaŭ Nederlandon en la monda statistiko de ekzamenoj, kiun vi povas elŝuti en la statistiko-paĝo .
Ĝis nun entute 520 personoj trapasis ekzamenojn ene de la nova KER-sistemo.
...
Forigita membro - pro nedezirataj anglalingvaj mesaĝoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-24 19:45:29
Estimataj,
Hodiaŭ aliĝis al la paĝaro persono, kiu per anglalingvaj mesaĝoj ĝenis plurajn el niaj membroj. Mi anoncas al vi, ke mi ĵus forigis ŝin (se entute veras, ke temas pri iu ŝi) el la membrolisto kaj en la sekvaj tagoj observos ĉu uzante alian nomon la persono provas realiĝi aŭ ne. Tiuokaze ni faros pliajn paŝojn por malebligi, ke de la sama IP-adreso ŝi povu kontakti nin.
Kun pardonpeto salutas vin ĉiujn, Katalin
La kursaro en Poznan sukcese saviĝis
Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-24 10:16:57
Ni informas vin kun ĝojo ke la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato en Poznan sukcesas startigi denove grupon por la trijaraj studoj.
La fakto ke ne interrompiĝas la kursaro okazis danke al la subteno de ESF kaj ILEI-UEA kaj kompreneble al la entuziasmo de brazilanoj kaj aliaj junuloj.
La 17-membran grupon konsistigas plejparte junuloj kun universitata diplomo (aŭ tion akirantaj) kaj 3 doktoriĝantoj, sed aliĝis ankaŭ inter aliaj Mirejo Grosjean, konata esperantistino el Svislando.
La internacian studantaron reprezentas 4 personoj el Brazilo, 3 el Hungario, po 2 el Pollando kaj...
Ĉinio: paralelaj ILEI-seminario kaj Esperanto-kursaro
Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-08 23:20:12
La 8an de aŭgusto 2011 malfermiĝis la 2-a somera E-kursaro de ILEI-CN en la urbo Tianjin, Chinio. Partoprenis 16 instruistoj kaj 20 gestudentoj el diversaj lokoj, inkluzive de Koreio.
S-ro LI Shijun (Esperante: Laŭlum), membro de Akademio de Esperanto, komencis la 1-an lecionon, poste S-ro LIU Baoguo kaj S-rino Natura el Koreio gvidis la kurson.
La kurso daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto, samkiel la la 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio, okzanta paralele kaj samloke.
Raportis Arko, Sekciestro de ILEI-CN
Raporto kun multaj fotoj pri UK
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-02 07:43:34
Ni informas vin ke en la Dosierujo ni aperigis raporton kun multaj fotoj pri la partopreno
kaj laboro de edukado.net dum la 96a Universala Kongreso en Kopenhago.
Ni invitas vin rigardi la dokumenton,
vidi niajn fotojn en la indikita paĝo de Ipernity ,
skribi pri viaj propraj spertoj en nian Gastlibron kaj
sendi pliajn fotojn al la adreso de redaktanto@edukado.net .
La raporton vi...