Novaĵoj

Por magistriĝa laboro serĉatas tradukhelpo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-05-19 21:19:15

Studento de Wim Jansen ĉe la Universitato de Amsterdamo planas magistriĝi per kompara studo inter la manieroj de transpreno de modernaj uson-anglaj terminoj en la nederlandan kaj Esperanton: prunte (t.e. en Eo: neologisme), prunttraduke (en ambaŭ kazoj rolas la naturo de la fonologiaj kaj morfologiaj adaptoj), kunmetaĵo el ekzistantaj elementoj, elekto de alia pruntedona lingvo, malsamaj rapidecoj de enradikiĝo, k.s. Ni havas liston de vortoj, kies Esperantan ekvivalenton li ne (jam) trovis kaj por kiuj li ŝatus ricevi direkton al iu fonto aŭ rektan sugeston. Estus bone vidigi al...

Legi pli...

Invito al festotago honore al Claude Gacond

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-19 12:56:54

Svisa Esperanto-Societo - Gazetara Komuniko - 2011-05-11 Sabaton, la 27an de aŭgusto 2011 en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (CDELI kaj aŭlo) Progrès 33, 2300 La Chaux-de-Fonds, Svislando okazos festo honore kaj omaĝe al la konata svisa pedagogo Claude Gacond . Claude Gacond estas fama svisa esperantisto. Instruisto, pedagogo, li fondis la arkivejon ‘Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia’ (CDELI) en la jaro 1967. Poste li fondis Kulturan Centron Esperantistan (KCE) en 1968 en La Sagne, Ekde 1974 tiu Centro staras en La Chaux-de-Fonds....

Legi pli...

2-a Interlingvistika Simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-18 16:16:43

Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21a jarcento Ĉefaj temoj / sekcioj: - Ĉu Esperanto-movado respondas al la defioj de la nuntempo? - Moderna lingva priskribo de Esperanto - Modernaj metodoj en instruado de Esperanto - Nuntempa Esperanto-literaturo - Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da...

Legi pli...

NASK 2011: restas unu monato ĝis la limdato por registriĝi!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-15 21:34:29

Agu nun por esti parto de la internacia studprogramo NASK ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD). Ĉi-jare, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) konsistos el mallonga sesio de nur 9 tagoj de instruado, 2-10-an de julio, 2011. Restas ĉambroj en la apartamentejo. La limdato por registriĝo estas la 14-a de junio, do ne hezitu! La kotizo, kiu inkluzivas individuan ĉambron kaj manĝojn, estas 895 USD (ĝi estas malpli ol duono de la pasintjara kotizo), kaj la tuta prezo por plentempaj studentoj kaj partoprenantoj...

Legi pli...

Sukcesoj en Grezijono

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-09 14:21:56

Inter la 6a kaj 9a de majo okazis la 19a sesio de la KER-ekzamenoj, ĉi-foje denove en Francio. La unusemajnajn preparsesiojn, gviditajn de Stefan MacGill (prezidanto de ILEI) kaj Christophe Chazarein (Tuluzo) en Grezijono glore fermis la ekzamensesion, al kiu vojaĝis al la kastelo ankaŭ kelkaj, kiuj ne partoprenis la kursojn mem sed venis nur por la ekzameno. Ekzameniĝis 32 kandidatoj: 9 je nivelo C1, 11 je nivelo B2 kaj 12 je nivelo B1. Krom la 27 francoj ekzameniĝis du kandidatoj el Rusio, po unu el Hungario, Hispanio kaj...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.