Novaĵoj

Japanaj geamikoj, donu vivsignon!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-13 13:26:31

Nia retejo havas 19 membrojn , loĝantajn en Japanio. Okaze de la granda kaj malĝojiga katastrofo en la lando, ni zorgemas pri ilia vivo, stato, kondiĉoj kaj ŝatus ricevi informojn pri ili kaj de ili, kun eventualaj indikoj pri bezonoj. Ni intencas helpi en mezuroj kaj manieroj, kiujn niaj kondiĉoj ebligas. Karaj japanaj geamikoj, ni petas vin reagi al nia alvoko, lasi en la forumo vivsignon kaj kaj kuraĝigas vin skribi pri tio, kiel ni povas helpi vin....

Legi pli...

NASK 2011: nur kelkaj tagoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-11 23:56:32

Kiel vi eble jam scias, NASK – la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – ŝanĝis la formaton por la sesio de 2011. Anstataŭ la kutimaj tri semajnoj, ĝi okazos dum 8 tagoj, 2-10-an de julio 2011. Tiu ŝanĝo estis farita por malaltigi la koston kaj allogi studantojn kaj laborantojn, kiuj ne povas preni la trisemajnan ferion (en tiu ĉi formato, oni bezonos preni nur 4 feriojn, se oni venas el Usono, kaj 5 feriojn, se oni venas el aliaj landoj, kvankam oni povas resti pli longe). Fakte, la...

Legi pli...

KER-ekzamenoj julie en San-Paŭlo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-07 23:21:42

Mi kun ĝojo informas vin ke ni prenis decidon kaj nun jam certas ke UEA-ITK denove ebligas la okazigon de la novtipaj KER-ekzamenoj en Brazilo, kadre de la 8a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), julie en San-Paŭlo. Mi mem jam aĉetis la flugbiletojn por vojaĝi al via lando kaj persone ekzameni vin kun miaj brazilaj kolegoj. Mi antaŭĝojas pro tiu (por ni ĉiuj) unika okazo. Dum TAKE estos eblo daŭrigi la ekzameniĝon por tiuj, kiuj oktobre en Piracikabo jam trapasis la skriban sesion aŭ...

Legi pli...

Nova fondaĵo, ankaŭ instrucela

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-26 18:34:52

Fine de 2010 en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia kies ĉefaj celoj estas la informado pri Esperanto kaj ĝia instruado, por ke en la mondo estu pli da homoj, kiuj regas Esperanton kaj uzas ĝin. Estas multaj aliaj subceloj, kiuj helpu atingi la ĉefajn celojn, ekzemple, enkonduko de Esperanto kiel elektebla studobjekto en lernejoj, universitatoj kaj ŝtatoj en la mondo. Pli da informoj vi povas ekscii el la intervjuo kun la iniciatinto Martin...

Legi pli...

Urĝa peto el Hiroŝimo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-20 21:12:55

Grupo de lernejanoj 12-18 jaraĝaj estas urĝe serĉata La plej prestiĝa tagĵurnalo kun miliono da legantoj en Hiroŝimo kaj proksimaj urboj, Ĉugoku Ŝimbun , serĉas grupon de lernejanoj 12-18 jaraĝaj, kaj petis helpon de esperantistoj. Jen, detaloj: La ĵurnalo celas prezenti paĝon sub la titolo "HIROŜIMA LANDO, la Paca Ĵurnalo redaktita de dekjaraj gelernantoj mem." Grupo de lernejanoj helpe de la ĵurnalo demandos al samaĝaj lernejanoj eksterlandaj pri por-paca aktivado de lernejanoj mem, kaj opiniojn pri paco. Demandoj kaj respondoj tradukos...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.