Novaĵoj

Lernu.net atingas sojlon de 100 000 registritaj uzantoj!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-30 05:48:01

Ni publikigas la novaĵleteron de ESF: Ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejloŝtono por Lernu.net: ĝi ricevis sian 100-milan registritan uzanton! ESF elkore dankas ĉiujn kunlaborantojn de lernu!, kaj ankaŭ ĉiujn esperantistojn, kies malavaraj donacoj kontribuis al tiu ĉi sukceso. Fakte, Lernu.net estas unu el la plej ambiciaj kaj sukcesaj projektoj sponsoritaj de ESF, kaj tiu jubileo estas grandega atingo ne nur por nia fondajxo, sed ankaŭ por la tuta Esperanto-komunumo. ESF fieras, ke nia financa subteno ebligis la ekeston de tiu ĉi unika kaj plej vizitata Esperanto-retejo en...

Legi pli...

Ni salutas Detlev Blanke okaze de lia jubileo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-05-24 20:37:19

En la nomo de nia redakcio kaj instruteamo de RITE ni kore salutas profesoron Detlev Blanke, okaze de lia jubilea naskiĝdatreveno kaj deziras al li bonan sanon, pluan aktivan kaj fruktodonan agadon en ĉiuj liaj aktivaĵoj. Okaze de la jubileo de kolego Blanke kaj honore al liaj meritoj surkampe de instruado, interlingvistkaj esploroj kaj dokumentado ni nun kun granda ĝojo kaj estimo enirigis lin en la Panteonon . Tie en lia prezento vi povas legi mallongan biografian resumon, ligon al liaj senfinaj publikaĵoj kaj al kelkaj liaj...

Legi pli...

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-24 09:22:41

Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „ Esperanto elektronike “. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. E@I  nun lanĉas novan antaŭmendan kampanjon, kun la celo kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon. La nova eldono entenas multajn novaĵojn, aktualajn materialojn. Pri la enhavo, mendeblo, prezo kaj ĉiuj aliaj sciindaĵoj bv. elŝuti kaj vidi la PDF-formatan dokumenton aŭ viziti la koncernan paĝon ...

Legi pli...

Stelsemantoj - biografia romano pri brilaj kaj sukcesaj instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-23 12:11:17

La 14an de majo dum la sveda kongreso en Stokholmo okazis la prezentado de la ĵus aperinta libro de Katalin Kováts, Stelsemantoj en la ora nordo . La libro enhavas la rezultojn de profundaj kaj interesaj esploroj pri la vivo kaj agado de Tiberio Morariu, hungaro-rumana Cseh-instruisto, la ĉefa disĉiplo de Andreo Cseh. Malkovriĝas en ĝi la vivo, vojaĝoj kaj sukcesoj de pluraj famaj Cseh-instruistoj de la 30-40-aj jaroj de la 20a jarcento kaj kelkaj gravaj trajtoj kaj figuroj de tiu ora epoko de Esperanto. La leganto povas ekscii multon ne nur pri...

Legi pli...

Esperanto ĉe la libra Babel-turo en Bonaero

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-20 14:41:54

La juna hungara instruistino Petra Smidéliusz kolektas grandajn sukcesojn en la argentina ĉefurbo Bonaero. BONAERO, 20.05.2011.  la titolo de "Monda Ĉefurbo de Libro" estis donita de Unesko al la argentina ĉefurbo por la jaro 2011. Honore al tio estis konstruita grandega babelturo el 30 mil libroj, inter ili ankaŭ el pluraj Esperanto-verkoj. Argentina Esperanto-Ligo eluzis la bonan propagandeblon, enkonstruigis niajn librojn en la turon, eĉ akiris tri eblojn por prezento de Esperanto ĉe la festa podio. ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.