Novaĵoj

Pretas la FILMEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-12 09:49:27

Mi deziras informi vin pri tio, ke ni finis la konstruon de la nova sekcio FILMEJO, kiu troviĝas en subsekcio de la BIBLIOTEKO: 
Nia celo estas kolekti tie informojn pri Esperanto-temaj, el pedagogia vidpunkto, gravaj kaj interesaj filmetoj, publikigitaj aliloke en la reta mondo.
Ni aperigos en la FILMEJO multajn erojn ankaŭ el niaj propraj filmetoj, sed priatentas la verkojn de aliaj kolego.j
 La FILMEJO ebligas alfabet-vican rapidan trairadon de la listo, sed ankaŭ rapidan serĉon laŭ opcioj de kategorioj, aŭtoroj, rolantoj, kreodato kaj ĝisdatigado. Aparta eblo estas indiki ŝlosilvortojn, rilatajn al la temo de la filmo.
Ĉe la unuopaj filmpriskriboj ni indikas la bazajn informojn pri la ero,j gvidas vin trovi aliajn similaĵojn, daŭrigan parton aŭ aldonajn materialojn.
Estas eblo aldoni al la filmoj ankaŭ apartajn dokumentojn, tekstojn, artikolojn, fotojn ktp., kiuj elŝuteblas sub la filmoj.
 Krom tio ni kreis spacon (senfinan!) por viaj komentoj, laŭdoj, dankoj kaj rimarkigoj.
Tiajn spacojn bedaŭrinde oni ne sufiĉe utiligas en la paĝaro, kaj tiel perdiĝas eblo motivi la kontribuintojn, feliĉigi ilin per apreco kaj dankvortoj.
Bonvolu priatenti tiun fakton kaj esprimi vian opinion.
 La lanĉo de la nova sekcio malfermas novajn eblojn por pliriĉigi vian laboron, instigi vin al pluperfektiĝo kaj informiĝo. La plenigo de la FILMEJO estos konstanta tasko. Viaj proponoj estas bonvenaj.
 Ni kore invitas vin viziti la sekcion, elprovi la serĉfunkciojn kaj spekti kelkajn erojn.
 Se vi interesiĝas pri la nove aldonitaj aferoj, vi povas aboni mesaĝan averton pri la aldonaĵoj.

En la nomo de la teamo atendas vin en la FILMEJO: Katalin Kováts, redaktoro 

Ĉu bona aŭ mava lingvo? Debato kaj voĉdono. Al la listo Parolu kun mi!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.