Novaĵoj

Ĉu bona aŭ mava lingvo? Debato kaj voĉdono.

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-16 07:46:56

Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉis retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debate okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.
 Ni invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo.
La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la Konsilio de Eŭropo, listigita sur ilia paĝaro kaj sekvata de la organizantoj. Ankaŭ tial estas grave ke vi partoprenu kaj ni povu poste anonci viglan aktivadon kaj multnombran partoprenon flanke de nia komunumo.

La filmitan debaton kaj pliajn ligojn al koncernaj materialoj vi povas vidi en la FILMEJO.

La komentado kaj voĉdonado okazas en la FORUMO.    Dankon por via partopreno. 

Debato pri fumado Al la listo Pretas la FILMEJO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.