Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu bona aŭ mava lingvo?

Bonvolu marki la aserton, kiu pleje respondas al via lingvouzo

Katalin
afiŝita je 2011-09-15 11:03:33

Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉas retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorges Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debato okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.

Ni invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo.
La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la Konsilio de Eŭropo, listigita sur ilia paĝaro kaj sekvata de la organizantoj. Ankaŭ tial estas grave ke vi partoprenu kaj ni povu poste anonci viglan aktivadon kaj multnombran partoprenon flanke de nia komunumo.
Informcele jen kelkaj rilataj informoj, kiuj estas menciitaj en la debato;
- Retejo de Bona Lingvo: Simplaj, samsignifaj vortoj
- Mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto [1999]
- Neologismoj: en Vikipedio
Bonvolu lasi vian komenton sube kaj voĉdoni supre.
Jen la ligo al la filmo en la FILMEJO.

kallekn
afiŝita je 2011-09-15 14:05:28

La tria alternativo estas iom mirinda, ĉar subite temas ne pri MI sed pri VI...

Katalin
afiŝita je 2011-09-15 14:12:36

Vi pravis... mi fuŝis, kaj ne eblis, ke mi mem korektu ĝin por ne influi la voĉdonadon.
Nun programisto korektis ĝin.

Katalin
afiŝita je 2011-09-15 14:15:28

Mi devas publike konfesi, ke mi mendis ĉe Jevgenij, programsito aldoni kvaran punkton ĉe la demandaro; "Mi ne atentas pri tiaĵoj."
Mi faris tion je la situacio, kiam estis 5 jesoj por la unua kaj 5 por la dua demando.
Pardonu min pro la modifo, sed eble tiel la enketo estos eĉ pli interesa.

Koninda
afiŝita je 2011-09-15 14:27:42

Impeto al la enkonduko de novaj radikoj, estas ke multaj homoj deziras esprimi sin per vortoj similaj al tiuj de la propra lingvo. Estas nature, ke vorto en denaska lingvo ŝajnas perfekte esprimi ion. Kontraste, alia lingvo ne havas vorton por esprimi precize la saman aferon, kun ĉiuj nuancoj. Do, kial ne enkonduki novan radikon, por "riĉigi" la lingvon?

Tiu ŝajna logiko rapide gvidas al minimume du problemoj. Rapide aperas sortimento de radikoj, kiujn la uzanto taksas perfekte komuniki la intencon, sed kiuj komence komunikas nenion al Esperantistoj, kiuj ne konas tiun nacian lingvon. La plejparto de la parolantaro devas akiri la supozatan signifon el kunteksto aŭ difinoj, sed verŝajne neniam akiros la guston de la vorto, kiun ĝi havas por la enkondukinto. En la pli longa daŭro, se multaj enkondukantoj sukcesas, la lingvo akiros ĉiam pli grandan vortstokon, kaj iam havos pli da vortoj kaj sinonimoj ol kutima nacia lingvo. Tio ne estas bona afero por internacia lingvo.

Neeviteble, novaj radikoj eniros la lingvon. Necesas, tamen, ekvilibro, kaj zorga pripensado, ĉu nova radiko estas vere bezonata aŭ balasta. Ĉu ĝi harmonias al la trajtoj de Esperanto, speciale al la fleksebla vortformado? Aŭ ĉu ĝi restos izolita vorto, uzata nur en unu aŭ du formoj, kiu neniam fekunde kombinas kun aliaj radikoj kaj afiksoj? Kiam ni sentas la bezonon de nova radiko, ni pensu unue, due, kaj trie, kiel esprimi la koncepton per la nunaj lingvaj rimedoj.

La lingvo pli riĉigas, laŭ mia opinio, se la parolantaro lernas esprimi sin bone kaj bele en Esperanto per niaj bone elektitaj, limigitaj kaj elegantaj lingvaj rimedoj, ol per ĉiam kreskanta nacilingva vortostoko.

valer
afiŝita je 2011-09-15 14:30:52

Mi vivis strangan sperton.
En IJK en Sarajevo mi malkovris la esperantan etoson (estis mia unua renkontiĝo) kaj la rol-ludon "La homlupo ludo".
Mi tute ne kontraŭis tiun tradukon el la franca "Les Loups-garous de Thiercelieux"
Jarojn poste en NR 2009/2010 mi ludis kun infanoj. Kaj la plej granda parto el ili vere batalis por ke ĉiuj diru "luphomo". Argumente ke temas pri homo kiu transformiĝas al lupo ne la malo.
Tiu ekzemplo ne vere temas pri novvorto. Tamen mi pensas ke la infanoj estas pli logikaj (aŭ malpli influitaj el la gepatra lingvo). Ili ĝojas uzi la mal-vortojn kaj ĉiujn eblecojn de Esperanto. Ili multe preferas logikaĵojn ol parkeraĵojn!
Kaj finfine ili estos la ĉefaj parolantoj en nia komunumo...

Emilio
afiŝita je 2011-09-15 15:02:36

Nuntempe, la ĉefa influo al esperanto venas el eŭropaj lingvoj. Ni, kiuj parolas la portugalan, la hispanan, la italan, la francan devas esti tre atentaj por ne fali en tenton aldoni al esperanto vortojn el niaj lingvoj, ĉar ili estos ne kompreneblaj al homoj el aliaj lingvo-grupoj.
Ni konsideru, ke eble estonce la ĉefa influo al esperanto estos la ĉina, kaj tiam ni, eŭropa-lingvanoj ne sentus nin konforte provante diveni la signifojn de strangaj novaj ĉinaj radikoj.
Pro tio, ni ĉiuj devas klopodi uzi nur radikojn, kiuj en la tuta mondo estos komprenataj.

jinglada
afiŝita je 2011-09-15 16:04:16

Mi spektis la filmon. La debato estas interesa ĉar montras opinian diversecon kio ja riĉigas esperanton. Tamen mi ne kapablas opinii pri boneco aù maveco pri la uzado de neologismoj. Ĉar mi celas komunikadon mi klopodas lerni neologismojn por kompreni ĉion kion la homoj diras.

Ronaldeto
afiŝita je 2011-09-15 16:31:32

Ne ĉiam oni povas eviti tielnomatajn neologismojn. Ankaŭ nia lingvo daŭre disvolviĝas, ekz. laŭ la teknika progreso. Ĉu tuj estas ĉefkreanto de "malnova" nocio? Ofte vortoj internaciiĝas ekster nia volo kaj intenco. Tiujn oni povas transpeni de tempo al tempo, sed absolute ne senkritike. Tamen mi mem preferas uzi la tradiciajn esprimojn.

EdRobertson
afiŝita je 2011-09-15 16:41:34

La parolantoj de Esperanto estas sufiĉe saĝaj kaj navigos mezan vojon, por teni nian lingvon relative facile lernebla kaj konsekvenca kun si mem. Jen kiel funkcias maturaj, vivantaj lingvoj. Foje kelkaj novaj radikoj estas neutilaj, aŭ estas alimaniere netaŭgaj, kaj tiuj simple ne enradikiĝos. Sed se oni trovas neologismon, aŭ eĉ vortfaran trukon ("uskleco", "mojosa", "alies", "Akademujo" ktp), kiu estas trafa aŭ utila, ĝi baldaŭ fariĝos parto de la lingvo. Nia lingvo estu preta kaj kapabla por ĉio. Tio signifas, ke ĝi evoluos. Esperanto ne plu estas propono, kiun oni povas bridi. Tia trigroŝa Esperanto utilas al neniu, eĉ ne al komencantoj. Kampanjo por kondamni la lingvaĵon de tute kompetentaj Esperanto-parolantoj kiel "malĝustan" estas vere malutila kaj ridindigas nin.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2021 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.