Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / Ĉu bona aŭ mava lingvo?
Bonvolu marki la aserton, kiu pleje respondas al via lingvouzo
giorgosesper
Kiel nova uzanto ene
de Esperanta komunumo mi povus diri ke mi konsentas kun la uzo de neologismoj en la sciencaj, aŭ teknikaj terminoj. Pri la vortoj trista, pigra ktp mi kredas ke la Akademio de Esperanto devas decidi pri la ĝusta uzo. |
Grazina
Pri "mojosa" vikipedio klarigas sufiĉe detale:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa Dankon al itala junulino Manuela kiu foje instruis min kiel maljunan fundamentalistinon pri tiu vorto kaj konvinkis, ke ĝi valoras uzon |
BertSchumann
Mi uzas neologismojn por eviti miskomrpenon kaj pro specifaj bezonoj, sed ne en komuna lingvo.
Dum aŭtoveturado, mi foje indikas direkton sekvendan de ŝoforo. Kaze de iuj bruetoj, oni povas ne aŭdi 1 silabon. Kiam mi dirus "maldekstren tuj", la ŝoforo eble aŭdas nur "dekstren tuj". En iuj cirkonstance mi uzas "liven tuj". Parolante kun mia edzino, ne ofte sed ja regule, okazas miskompreno inter 'mi' kaj 'vi'. Estante en teretaĝo aŭ kelo kaj demandante al edzino en pli supra etaĝo, post ĉu-demando, mi foje aŭdas nur "eeee" kaj ne scias ĉu temas pri "jeeees" aŭ "neeee". Por ambaŭ kazoj mi ne havas regulan solvon, foje mi uzas "jes-ja" resp. "ne-no" aŭ "nenion", foje "mi-mem" resp "ci" resp. "vu". El mar-armeo mi kutimas 45°-ajn direktojn kiel "NW" (Nord-West) kaj 30°-ajn direktojn kiel "WNW" (West-Nord-West). Anstataŭ "Okcident-Nord-Okcident" mi tiam uzas "uest-nord-uest". El radio-elektroniko mi konas "Ultrakurzwelle" kaj preferas similsonan "ultakurtondo" ol "ultramallongodo" |
gravuristo
Sal,
fakte esperanto estas vivanta lingvo, ĉu ne? Kaj kiel aliaj lingvoj, ĉiu-tage estas novaj vortoj uzataj de parolantoj........... do............ mojose, oni ne ĉiam atendas akamedian decidon por uzi novan vorton............ kaj mi precipe korektas erarojn...........ekzemple: horduono.............kaj ne duonhoro..... kaj mi ne ŝatas kelkajn vortojn: ekzemple virino........ Oni estas ĉu vira, ĉu ina, ĉu ne? Do ni estas ĉiuj homoj, kaj estas hominoj kaj virhomoj........ Nia lingvo estas belega, kaj instigas nin krei novajn vortojn........ Varmegajn brakumadoooooooooooooooooooooojn de la frenezaj geavoj. |
pnascentes
Esence argumentoj kontrau enkonduko de novaj radikoj pravas. Krom tio nepre necesas ne forgesi pri karaktero grava de internacia lingvo role kiel internacia komunikilo: plirapida lernebleco rilate al etnaj lingvoj kaj interkomprenebleca trajto. Se tio estas avantaĝa kaj dezirindas, menciita enkonduko fariĝu zorgeme kontrolata de la parolanto-komunumo per rekonataj tiucelaj meĥanismoj (ĉu la uzo de 'meĥanismo' antataŭ 'mekanismo' estus iel simptoma?). Literaturo beletrecela ilin proponu. La E-parolanto-komunumo ĉiam pridiskutu ilin laŭ kriterioj plurfakaj rekonataj de la komunumo mem per senĉesa diskutado. Kiuj povus esti tiuj minimume interkonsentitaj kriterioj?
|
(Eksmembro) KoreKorin
Mi deziras ke la lingvo restu facila preciza kaj universala ĉie en la mondo.
|
robbkvasnak
Zamenhof estis tre saĝa homo. Li donis la lingvon al ni kaj tiam li ne plu fuŝumis en ĝi. Ekde 1887 Esperanto kreskas kiel aliaj lingvoj. La akcepto de novaj vortoj aŭ gramatikaj eroj similas iomete al la evoluo de mallonga vojo de unu punkto al alia. En mia universitato oni konstruis novan domon por la studentoj. Bedaŭrinde, por iri de la ĉefprelegejo al tiu domo, oni devis iri en enorma arko ĉirkau la gazono. Unu tagon studento - eble laca de tro longa prelego - decidis transiri la herbejon al la studenta domo. Iu alia studento vidis lin kaj ankaŭ transiris la gazonon. La unuaj du studentoj ne postlasis spurojn. Sed poste, kiam multaj studentoj sekvis en ilian padon, la herboj forvelkis. Do la universitatestro metis flavan rubandon ĉirkau la nova velkherba pado. La studentoj ĉirkaŭ iris la rubandojn. Finfine, la universitatestro pavimis la novan irvojon kun belaspektaj brikoj. Tiel ekestas neologismo!
|
tukero
Mi ĝis nun ne voĉdonis ĉar mankas la alternativo: "Mi akceptas aŭ malakceptas neologismojn laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo".
|
laszlo
”Ekde 1887 Esperanto kreskas kiel aliaj lingvoj.”
- - - - - Ne Esperanto kreskas, sed nur ĝia vortostoko. ”aliaj lingvoj” evoluas, iĝas plibonogitaj, akceptas forigojn de eraraj uzadoj, sed Esperanto tute ne. Baza dokumento, laǔ kiu Esperanto funkcias estas netuŝebla pro decido de Zamenhof. Ĉu vi ĝis nun ne sciis tion? |
tukero
Esperanto kreskas. Kial vi alie povus uzi „devintus“, „aliel“ ktp? Tio estas evoluo, parte eĉ permesita de Zamenhof. Ne Esperanto estas netuŝebla, sed nur la Fundamento, kiu estis demokratie decidita en Bulonjo-sur-Maro. Kiel vi mem konstatas, Esperanto funkcias. Ĉesu ignori la veran funkcion de la Fundamento.
|