Novaĵoj

Ni estas 2000-ope!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-08 23:43:54

Mi kun granda ĝojo informas vin ke ni denove ekhavis 2000 registritajn membrojn . Mi skribas DENOVE, ĉar tiun nombron ni atingis jam antaŭ pli ol unu jaro, sed ĉe la ĉi-januara purigado kaj forigo de la delonge neuzitaj kontoj ni perdis ĉ. 500 membrojn. Nun ni denove estas dumilope, kio en si mem estas bela kvanto. Bravo al ni ĉiuj. Ni kore salutas kaj bonvenigas Franz Knöferl el Germanio, nian 2000an membron, al kiu ni baldaŭ sendos librodonacon. ...

Legi pli...

ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-08 21:23:03

Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 eŭroj, por helpi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj mildigi la kurs- kaj vojaĝ-kostojn de la partoprenado. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis demonstri klaran intencon aktive instrui la lingvon poste aŭ eĉ dume. Spertoj el tiuj jaroj montriĝis pozitivaj – kelkaj subtenitoj nun aktive instruas; iuj ludas pliajn aktivajn rolojn, ĉu en junularaj, lokaj...

Legi pli...

Celtrafa prelegserio de Petra Smidéliusz en Braziljo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-06 23:44:01

De la 3-a ĝis la 5-a de junio la esperantistoj de la Brazila ĉefurbo amase partoprenis neordinaran klerigan eventon, kiu, laŭ kelkaj el ili, signis markon je iliaj esperantistaj vivoj kaj montris novajn vojojn kaj perspektivojn por la loka Esperanto-movado. Temis pri la kleriga vizito de Profesorino Petra Smidéliusz el Hungario, kiu kronis sian sud-amerikan rondvojaĝon en Braziljo per brila tritaga prelegserio pri la situacio de Esperanto en kelkaj Eŭropaj landoj, diversaj edukcelaj projektoj okazantaj en Eŭropo, pri la retejo www.edukado.net kaj trejnkurso RITE. La ĉefa programo estis preparsesioj kun...

Legi pli...

Facila Vento - nova retejo por komencantoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-02 10:25:24

Nova paĝaro estas lanĉita en Brazilo. Ni konsilas al ĉiuj instruistoj kaj gepatroj de denaskuloj viziti ĝin, trastudi kaj stimuli la ekuzon de la materialoj. La lanĉinto bonvenigas ankaŭ kontribuojn. Citaĵo de la sinprezento: La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencintoj tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj. Facileco: la tekstoj estos verkitaj nur per la 700 plej oftaj radikoj de la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la BAZA RADIKARO OFICIALA de la AKADEMIO DE ESPERANTO. Eble poste ni povos oferti...

Legi pli...

KERzamino por la sukcesa ekzameniĝo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-01 11:55:15

Je unu monato antaŭ la someraj ekzamensesioj ni informas vin pri la reta aliĝeblo al la brazilaj, hispania, danlanda, slovakia kaj italia KER-ekzamenoj. Por povi plani la ekzamentempojn ni bezonus ke vi kiel eble plej frue aliĝu kaj elektu vian nivelon, des pli, ĉar en kelkaj sesio ne eblos surlokaj aliĝoj, nur tiuj rajtos ekzameniĝi, kiuj antaŭe plenigis la retan formularon.  Informoj pri la ekzameno kaj la sesioj: en la ekzamenpaĝo kaj ĝiaj subpaĝoj Por aliĝi klaku al la...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.